Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

TUTMONDIĜO

La fenomeno de tutmondaj migradoj

Ubi natus est, et suscipit, ekzistas tia maksimo 1. Pro la nuna situacio en la mondo ĉi tiu esprimo fariĝis absoluta anakronismo. Tio iam estis vera, en epoko de malmulta socia kaj geografia moviĝado; tio tamen absolute ne funkcias same nuntempe. Ĝi estas banalaĵo, sed indas mencii ĝin.

Iluzio

Ĉu nuntempaj tutmondaj migradoj en la fifama epoko de tutmondiĝo, pri kiu oni tiom parolas, estas senprecedencaj? Unuflanke, en 2013 estis 236 milionoj da transnaciaj migrantoj en la mondo – miriga cifero. Sed aliflanke tiu elcentaĵo ne estas tiom granda – nur 3 % de la monda loĝantaro. Kaj tiuj tri procentoj ne ŝanĝiĝis dum la lastaj cent jaroj: la nuna situacio tute ne estas unika. Eĉ pli, nuntempe (en 2022) ĉirkaŭ 14 % de la usona loĝantaro estas enmigrintoj, kaj antaŭ la unua mondmilito tiu nombro estis ĝis 15 %. Tio signifas, ke hodiaŭ oni eĉ ne atingas la nivelon, kiu estis antaŭ cent jaroj. Ĝenerale la fluoj de homoj el Eŭropo (kiu „eksportis” homojn dum cent kvindek jaroj kaj nur nun komencas „importi” ilin) al Nord- kaj Sud-Ameriko estis tiom grandaj tiam, kiom ili estas hodiaŭ, kaj eble eĉ pli. Tiel, necesas dispeli la iluzion pri senprecedenco de tutmondaj migradoj en la „fifama” epoko de tutmondiĝo.

Ekonomia determinismo

Nun ni parolu pri teorioj kaj provoj koncepti ĉi tiun fenomenon. Sen eniri detalojn, ni diru, ke multaj teorioj estas ekonomicentraj: ili deiras de ekonomia determinismo. Laŭ tiuj teorioj malriĉa lando devas nepre esti provizanto de migrantoj al riĉa, sed tiel ne estas. Similaj teorioj ne respondas al du fundamentaj demandoj:

1. Kial la hodiaŭaj migraj fluoj disvolviĝis tiamaniere (laŭ kvanto kaj direkto)? 2. Kial iuj homoj migras kaj aliaj ne? Estas tiuj, kiuj, el ekonomia vidpunkto, devus translokiĝi al alia lando, sed ial ne faras tion. Racio kvazaŭ diras: Turkoj migras al Germanio, ĉar Turkio estas pli malriĉa kaj Germanio estas pli riĉa, kaj meksikanoj migras al Usono, ĉar Meksiko estas malriĉa kaj Usono estas riĉa. Ĉu tio ne estas fakto? Ne, tio ne estas fakto. Tio estas postfakta raciigo. Oni klarigas postfakte tion, kio jam okazis.

Historiaj interrilatoj

Sed kial tio okazis? Kial meksikanoj aŭ puertorikanoj iras al Usono, kaj turkoj iras al Germanio, kaj homoj el aliaj landoj ne iras al riĉaj najbaraj landoj? Fakte, tiuj migradfluoj havas pasintajn interrilatojn de dominado kaj submetiĝo, devenantaj de tre antaŭlonga tempo. Jen kelkaj ekzemploj: kial estas tiom da migrantoj el Magrebo en Francio? Ĉar tie estas iama franca kolonio. Kial estas tiom da surinamanoj kaj antilanoj en Nederlando? Ĉar tie estas iamaj nederlandaj kolonioj. Kial estas tiom da pakistananoj, bangladeŝanoj kaj hindoj en Britio? Ĉar tie estis iamaj britaj kolonioj. Kial estas tiom da turkoj en Germanio? Ĉar Germanio okupiĝis pri gastlaboristaj programoj: en la 1960aj jaroj ĝi kreis pli ol kvincent dungoficejojn laŭ tuta Mediteraneo, responde al la manko de kolonioj.

Kompato

Nun oni venu al alia iluzio, kiun mi ankaŭ volas dispeli: la iluzio de kompato. La esenco de ĉi tiu iluzio: prospera humana „nordo” ebligas al homoj el la landoj de la malfeliĉa „sudo” veni por pli bona vivo. Fakte, kompreneble, temas pri interdependeco: Eŭropo bezonas migrantojn ne malpli ol migrantoj bezonas Eŭropon pro bezono, kiun kaŭzas malkresko de laboraĝa loĝantaro. Unu virino havas en Rusio mezume 1,6 infanojn (Rosstat, Federacia Servo de Ŝtata Statistiko por 2020). Tio ne sufiĉas eĉ por simpla loĝantarkresko. Kaj kiam oni parolas pri la proporcio de la laboraĝa al la emeritaĝa loĝantaro en la kunteksto de kreskanta vivdaŭro, evidentiĝas, ke sen migraj fluoj Eŭropo simple ne pluvivus.

La dua punkto estas la laboroj „3d”: dirty, dangerous and difficult 2. Malfacilaj, malpuraj kaj ne tre prestiĝaj laboroj ne estas dezirataj inter lokaj loĝantoj. Iuj diras, ke lokanoj simple ne estas dungitaj por tiaj laboroj, sed fakte, la lokanoj simple ne volas iri tien. Ekzistas pluraj merkatsegmentoj, kiujn ne deziras la loka loĝantaro pro diversaj kialoj, inkluzive pro manko de prestiĝo. Tiuj merkatsegmentojn okupas migrantoj. Kelkaj industriaj branĉoj (ekzemple hoteloj kaj restoracioj, agrikulturaj kompleksoj) simple kolapsus, se ne estus migradfluo.

Oni reiru iomete: kial estas tiom da puertorikanoj en Usono? Pro du kaŭzoj: 1) Usono iam okupis Puertorikon; 2) en 1917 Usono alprenis civitanecan leĝon permesantan al puertorikanoj iĝi usonanoj kondiĉe, ke ili servu en la usona armeo. Jen simpla klarigo, kial la najbaroj de Puertoriko ne tiom aktive moviĝas al Usono, kiel puertorikanoj mem. Estas simila situacio pri turkoj en Germanio aŭ pri taĝikoj kaj uzbekoj en Rusio.

Miskompreno

Rusia enmigrado estas postsovetia fenomeno. Ekzistas tia mito: Rusio estas la dua enmigrada lando post Usono. Ĉi tio kompreneble estas troigo. Jes, la loĝantara fako de UN taksis, ke Rusio havas 12 milionojn da enmigrintoj. Sed ĉi tio estas plej pura miskompreno, ĉar enmigrintoj estas formale komprenataj kiel homoj naskitaj en alia lando. En RSFSR (Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, unu el 15 aŭtonomaj respublikoj de Sovetio), eĉ antaŭ la disfalo de Sovetio loĝis multaj homoj el aliaj respublikoj de eksa Sovetio: 3,5 milionoj el Ukrainio, 2,5 milionoj el Kazaĥio, ĉirkaŭ unu miliono el Belorusio, pli ol 800 000 el Azerbajĝano kaj malpli ol 500 000 el aliaj landoj.

Laŭ UN personoj el la respublikoj de eksa Sovetio, estante konstantaj loĝantoj de la nuna Rusia Federacio, trafis en la kategorion de enmigrintoj, kaj Rusio ricevis la statuson de la dua enmigrada lando. Dum la lastaj jardekoj la nombro de enmigrintoj fariĝis pli malgranda. Kial do? Pro natura loĝantara malkresko. Alidire, multaj el ili mortis. La fluo de migrantoj el Ĉinio estas tute modesta: ĉirkaŭ 500 000 inkluzive de provizoraj migrantoj. El tiuj nur kelkaj dekmiloj da homoj akiris rusian civitanecon. Rosstat por 2023 nombras preskaŭ 16,5 milionojn da enmigrintoj. Ĉi tiu malkongruo ekzistas, ĉar la statistika registrado de loĝantoj estas kondiĉa: iuj homoj simple evitas registriĝi kaj tial ne estas registritaj.

La tria tezo: Rusio tamen fariĝas enmigrada lando, sed ankoraŭ ne scias pri tio, ĉar la plimulto de la loĝantaro ĝis nun sekvas du konvinkojn: Ubi natus est, et suscipit kaj „ni sukcesos memstare”. Oni ne sukcesos. Tio estas fakto, kiun oni devas konsideri.

Tiel, la nuna migrada situacio en la mondo ne estas escepto el regulo. Eĉ pli, la nuntempa nombro de migrantoj en la tuta mondo eĉ ne atingis la nivelon, kiu estis antaŭ cent jaroj.

Nikita PIMENOV
Rusio
1. Latine, proksimume: kie naskiĝis, tie taŭgas.
2. Angle: Malpura, danĝera kaj malfacila.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 25.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikita Pimenov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05