LeterojCivila kuraĝoAl la magazino MONATO mi profunde dankas pro la spirite penetrema artikolo La milito de Vadim Sidur (MONATO 2023/06, p. 16-18) kaj pro la admirinda civila kuraĝo de ties aŭtoro Aleksej Salomatov. Herooj kiaj Vadim Sidur aŭ Aleksej Salomatov alportas gravan konsolon kaj necesan esperon al ni en nia nuntempa teruriĝo vidalvide al la amok-kuranto Putin. Benoît PHILIPPE
Germanio
|