ArtoSKULPTADOLa milito de Vadim SidurLa eventoj okazantaj en la mondo igas preni freŝan rigardon al jam konataj artaĵoj kaj taksi la personecojn de iuj artistoj alimaniere. Bona ekzemplo estas la skulptisto Vadim Sidur. MalsategoVadim Sidur naskiĝis en 1924 en la ukraina urbo Jekaterinoslav, kiu de 1926 ĝis 2016 nomiĝis Dnepropetrovsk kaj nun nomiĝas Dnipro. Lia patro, Abram Sidur, estis oficisto, kaj lia patrino, Zinaida, instruis la anglan en la lernejo. En la infanaĝo Vadim havis tragedian sperton dum la malsatego en 1932–1933, organizita de la stalina reĝimo en Ukrainio (kaj ankaŭ en Rusio kaj Kazaĥio). MilitoPost la komenco de la dua mondmilito la familio estis evakuita al Kubanj (regiono en la norda Kaŭkazo) kaj poste al Taĝikio, kie Vadim Sidur finis la mezlernejon. En 1942 li estis dungita en la armeon, kaj post armea lernejo li batalis ĉe la fronto. En marto 1944 li estis grave vundita en la kapo kaj iĝis invalido de la milito, kaj la vundo por ĉiam kripligis lian vizaĝon. StudadoUnu jaron Sidur studis en medicina instituto en Taĝikio, sed poste li decidis fariĝi skulptisto kaj aŭtune de 1945 komencis studi en la moskva Supera Lernejo de Artoj kaj Metioj, kie li diplomitiĝis en 1953. En 1956 li unuafoje partoprenis la ekspozicion de junaj moskvaj artistoj. En 1961 Sidur suferis infarkton, post kiu li ne povis skulpti dum iom da tempo. Pro tio li okupiĝis pri grafikarto. Post tiam en skulptado li malproksimiĝis de realismo kaj venis al konvenciaj kaj lakonaj formoj. Pro tio li estis kritikata pro formalismo kaj pacismo, liaj kreaĵoj ne estis ekspoziciataj, li ne havis mendojn. Por travivi li ilustris librojn kaj faris tomboŝtonojn. Malkovro de talentoKiel membro de la Unio de Artistoj kaj la Arta Fonduso, Sidur havis disponigitan skulptejon en la kelo de moskva domo, kiu iĝis la „klubo de avangardaj intelektuloj”. Ĝuste tie la skulptiston „malkovris” en 1970 la slavisto el Okcidenta Germanio Karl Eimermacher, kiu vizitis Moskvon por literaturaj esploroj. Li rememoris: Tio, kion mi vidis, estis rusa arto, kies ekziston mi eĉ ne suspektis kaj ne atendis vidi. Jam en 1971 K. Eimermacher organizis la unuan personan ekspozicion de V. Sidur en Okcidento, en la svisa urbo Frauenfeld, kaj la sekvan jaron en Kaselo (Okcidenta Germanio). Kvankam estis montrataj nur fotoj de skulptaĵoj kaj grafikaĵoj, ili vekis intereson kaj bonan reagon de la gazetaro. Amiko de K. Eimermacher, kiu loĝis en Kaselo, doktoro pri medicino kaj filozofio, teatra kritikisto, antropozofo Gottfried Büttner iniciatis la instaladon de kreaĵo de Vadim Sidur en sia urbo. En 1974 estis organizita monkolekto de privatuloj, kaj la Monumento al mortintoj pro perforto estis starigita. Sidur ne ĉeestis la malferman ceremonion – li estis „persono, al kiu ne estas permesite forveturi de la lando”, kaj li neniam estis eksterlande dum sia tuta vivo. Sed K. Eimermacher legis la salutleteron de la majstro kun la jenaj vortoj: Estas tre grave, ke ni memoru la milionojn, kiuj mortis pro perforto en la pasinteco. Sed ni ne forgesu, ke perforto en siaj plej malbonaj manifestiĝoj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Rekono en OkcidentoDum la vivdaŭro de la skulptisto ok liaj grandaj kreaĵoj aperis en Okcidenta Germanio, kaj post lia morto du pliaj. Skulptaĵoj liaj troviĝas ankaŭ en Usono. En 1976 kaj 1980 du el liaj abstraktaj betonaj komponaĵoj estis instalitaj en Moskvo, kaj du pliaj aperis en la 90aj jaroj: en la urbo Puŝkin apud Sankt-Peterburgo (memore al la viktimoj de la holokaŭsto) kaj en Moskvo (memore al tiuj, kiuj restis sen tombo dum la milito en Afganio). Entute Sidur kreis pli ol 500 skulptaĵojn, ĉirkaŭ mil gravuraĵojn kaj desegnaĵojn, verkis poezion kaj prozon, kaj en 1974 laŭ lia scenaro estis farita dokumenta filmo pri li kaj liaj kreaĵoj. En 1984 li havis la duan koratakon, kaj la tria estis lia lasta. Vadim Sidur mortis la 26an de junio 1986. Unu el la indikiloj de altkvalita arto estas la neadekvata reago al ĝi de homoj kun malekvilibra psiko. En aŭgusto 2015, dum ekspozicio en la moskva Maneĝo, religiaj fanatikuloj difektis kvar verkojn de Sidur kaj ankaŭ deŝiris lian kreaĵon de la muro kaj ĵetis ĝin sur la plankon – la bildon de Kristo, prezentitan, laŭ ilia opinio, en blasfema formo. Arto kaj militoSidur skribis: La vojoj de milito, kiel vi scias, estas nediveneblaj. Kaj kiam, kiel dekokjara subleŭtenanto, komandanto de mitrala plotono, mi atingis mian naskiĝurbon kaj mian straton, mi ekvidis jam de la angulo, ke nenio restis de la domo, kie mi naskiĝis kaj kreskis. Nur la forntubo elstaris kiel noveca monumento al mia infanaĝo kaj juneco ... Poste mi estis mortigita en la milito. Oni povas nur imagi, kion li sentus, se li vivus nun, post legado de la novaĵo kaj vidinte bildon, kiel misilo de Putino trafis naŭetaĝan domon en lia hejmurbo Dnipro la 14an de januaro 2023, mortigante almenaŭ 46 kaj vundante almenaŭ 80 civilulojn ... Mi havas proponon por la ukrainaj aŭtoritatoj. Kiam la milito finiĝos kaj la tuta teritorio de la lando estos liberigita, estus bone instali du skulptaĵojn de Vadim Sidur, naskiĝinta en Ukrainio. La unuan, Monumenton al mortigitaj de la bomboj, starigi apud la domo en la urbo Dnipro, kiun trafis rusia misilo. La duan, Monumenton al viktimoj de perforto, starigi en la urbo Buĉa apud Kijivo. Nur indus aldoni unu detalon: farbi la katenojn sur la manoj de homo blankaj. Kiel okazis ĉe la viktimoj, kies manoj estis ligitaj malantaŭ la dorso per blanka rubando ... Mi esperas, ke ankaŭ en libera Rusio aperos kontraŭmilitaj monumentoj laŭ modeloj de Vadim Sidur, necesaj por pento. Same kiel ili aperis en Germanio antaŭe.
Aleksej SALOMATOV
Aleksej SALOMATOV estas fotisto kaj dokumentfilmisto. Sekve al tiu ĉi teksto aperis letero de leganto en posta numero de MONATO.
|