MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

NIĜERIO

Boko Haram kaj ĝia financado

Al Chukwuma Okoli doktoriĝis pri defendaj kaj strategiaj studoj ĉe la Niĝeria Defenda Akademio. Kiel lektoro pri politika scienco ĉe la federacia universitato de Lafia (Niĝerio) li interesiĝas ĉefe pri liberala politika ekologio, sekurecaj studoj, kaj genro kaj evoluo.

MONATO: Kiuj estas la difinaj trajtoj de la terorisma organizaĵo Boko Haram, kaj kiuj faktoroj kontribuis al ĝiaj apero kaj evoluo?

Al Chukwuma Okoli: Boko Haram (BH) estas indiĝena terora grupo, kiu adoptas kontraŭ-okcidentajn ideologiojn kaj strebas establi islaman regadon bazitan sur strikta observado de ŝario en Niĝerio. Ĝi praktikas nesimetrian perforton, inkluzive de la uzo de knabinoj kaj neplenaĝuloj kiel suicidbombantoj ktp.

Inter la faktoroj, kiuj kaŭzis la aperon de BH estas la malfortaj trud-kapabloj de la niĝeria ŝtato, la ekzisto de vastaj ne plene regataj internaj, landlimaj kaj arbaraj regionoj en nord-okcidenta Niĝerio, la ofteco de malriĉeco kaj analfabeteco en la nord-orienta parto de la lando, religia ekstremismo ligita al radikala islamo, la politikigo de religio kaj la eksteraj ligoj precipe kun aliaj terorismaj organizaĵoj kiel Al Ŝabab, Alkaido, Islama Ŝtato ktp.

MONATO: Kiel brutar-ŝtelado financas Boko Haram, kaj kiel ĝia rolo ŝanĝiĝis dum la tempo?

Al Chukwuma Okoli: Komence, BH komisiis al banditoj la ŝteladon de brutaro por ili. Poste, ĝi komencis okupiĝi mem pri tio kiel unu el siaj krimaj agadoj. BH ludis ankaŭ gravan rolon en la kontrabandado kaj enmerkatigo de ŝtelita brutaro. Mono generita de tiaj entreprenoj estas uzata por havigi loĝistikon kaj bazajn provizojn, kiuj nutras la agadon de la sekto.

Nuntempe, brutar-ŝtelado ne plu estas ŝatata rimedo por financi BH. Kidnapado, kontraŭleĝaj minado kaj arbohakado, armilkontrabandado ktp iĝis pli gravaj tiurilate. Tamen, kelkaj aktivuloj, kiuj ĝis nun estis implikitaj en brutar-ŝtelado, nun estas parto de la bandoj populare konataj kiel „banditoj de Niĝerio”. Tiuj bandoj nuntempe konservas pragmatajn ligojn kun BH en partoj de nord-okcidenta kaj nord-centra Niĝerio.

MONATO: Kiuj estas la defioj alfrontataj de sekurecaj instancoj, ĉu la niĝeria registaro sukcese traktis la aferon, kaj kiel tio influis la ribelon?

Al Chukwuma Okoli: La fortoj engaĝitaj en kontraŭ-banditaj operacoj en Niĝerio plendas pri malbona loĝistiko kaj bonfartigo. Alia problemo estas manko de personaro. Sed plej grave, korupto en la sekurecaj instancoj en Niĝerio estas grava obstaklo. Rimedoj destinitaj por bazaj provizoj kaj loĝistiko ofte estas misadministrataj. Provizoj estas ankaŭ fojfoje deturnitaj. Krimaj elementoj ankaŭ enpenetris la sekurecajn fortojn, sabotante iliajn agadojn. La malkapablo de la registaro apliki modernajn taktikojn kaj teknologiojn estas alia defio. Ĉi tiuj faktoroj daŭre subfosis la efikecon de la kontraŭribela agado en la lando.

MONATO: Ĉu brutar-ŝtelado kaj financado de BH estas nur „lokaj” fenomenoj? Kiel oni povas interrompi la financan fluon?

Al Chukwuma Okoli: Brutar-ŝtelado estas transnacia fenomeno. Parto de la brutaro ŝtelita en Niĝerio estas vendita en Kameruno aŭ Niĝero. Terorfinancado por BH venas de multoblaj fontoj, inkluzive de agadoj de la organizitaj krimaj retoj, kiuj funkcias en la pli vasta Sahelo. La krimaj organizaĵoj okupiĝas pri ŝakrado de armiloj, kontrabando, ŝtelado de brutaroj kaj simile.

La financa fluo povas esti bridita per efika reguligado de translima bestomigrado en Sahelo. Ankaŭ monsistemoj, kiuj emfazas „senkontantajn” politikojn, estas gravaj. La protokolo de Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj pri bestomigrado devas esti reformita por certigi pli reguligitan moviĝon de brutaro trans la landlimojn de okcidenta Afriko. Brutar-ŝtelistoj estas la plej elstaraj inter la ekzistantaj klanoj de banditoj en okcidenta Afriko. Iliaj agadoj estas implikitaj en la orgioj de perforto ligitaj kun la kultivista-paŝtista krizo en la regiono. En centra Niĝerio, migrantaj paŝtistaj komunumoj ofte akuzis fiksloĝantajn terkulturajn komunumojn pri ŝtelado de bovinoj, kaj tio estas unu el la kaŭzoj de la perfortaj konfliktoj kun la kultivistoj.

ripm
Massimo RIPANI
redaktoro de la rubriko Politiko

(Re)legu ankaŭ la artikolon de Julius Hauser Ĉu ŝanĝo de landlimoj? Apenaŭ. en MONATO 2023/02, p. 3 (2023/013214.php).


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 06, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-08