El diplomatia vidpunktoAFRIKOĈu ŝanĝo de landlimoj? Apenaŭ.Dum la someraj monatoj en 2022 kelkaj mondaj ĵurnaloj publikigis tre mallongan informon, ke la reprezentantoj de du afrikaj ŝtatoj, Kameruno kaj Respubliko Kongo, konsentis restarigi sian 100-jaran komunan landlimon por redukti disputojn en iuj limaj komunumoj. Kameruno jam faris similajn limajn interkonsentojn kun najbara Gabono en majo kaj kun Centr-Afrika Respubliko en junio de tiu jaro. Kvankam ĉi tiu informo ne vekis la intereson de la monda publiko, ĝi meritas pli proksiman klarigon en pli vasta diplomatia kaj historia kunteksto. Koloniado de AfrikoLa supre menciita gazetara informo povas elvoki ĉe leganto la demandon, ĉu ekzistas eblo de revizio kaj ŝanĝo de ekzistantaj landlimoj kaj kreado de novaj afrikaj ŝtatoj. Oni rimarku, ke plej multaj el la hodiaŭaj ŝtatlimoj de afrikaj landoj estas rekta heredaĵo de la koloniado de Afriko: ili estas artefaritaj, geometriaj kaj en multaj okazoj ne respektas geografiajn, etnografiajn, demografiajn, religiajn kaj aliajn diferencojn. Ili estis kreitaj laŭ la decido de la iamaj eŭropaj koloniaj potencoj, senrespekte de la historia evoluo sur tiu kontinento. 1 Kiam oni determinis la novajn landlimojn de afrikaj ŝtatoj en la pasinteco, oni uzis la latinan principon uti possidetis (libera traduko: kiel oni posedas), laŭ kiu la limoj inter novkreitaj ŝtatoj kopias la administrajn aŭ aliajn similajn limojn kreitajn de la antaŭa potenco. Tiu principo estis aplikata ankaŭ, ekzemple, dum la divido de Jugoslavio. Netuŝeblo de landlimojLa netuŝeblo de la ekzistantaj limoj de afrikaj landoj estis ankaŭ konfirmita ĉe la internacia konferenco de la (nun iama) Organizaĵo por Afrika Unueco 2 en 1964, kiu deklaris en sia rezolucio 16 (I), ke ĉiuj membroŝtatoj devas respekti la limojn ekzistantajn post la atingo de sia nacia sendependeco. La diplomatia praktiko ĝis nun montras, ke la ebloj ŝanĝi la nunajn limojn estas tre limigitaj. Temas nur pri esceptaj kaj specifaj eventoj okaze de kreado de novaj ŝtatoj, kiel en lastaj jardekoj la proklamado de sendependeco de Eritreo en 1993 aŭ la kreado de Suda Sudano en 2011. Kameruno: nur restarigoLa hodiaŭa Kameruno fariĝis germana kolonio en 1884, kaj ĝia teritorio estis dividita post la unua mondmilito inter Francio kaj Britio sub la mandato de la Ligo de Nacioj. Tie ne temas pri nova geografia ŝanĝo de landlimoj. Temas nur pri mana kaj administra restarigo de la ekzistantaj landlimoj. Multaj komunaj limŝtonoj kaj aliaj limmarkiloj kun Respubliko Kongo estis detruitaj per erozio kaj inundoj. Iuj limmarkiloj estis eĉ intence detruitaj fare de lokaj limkomunumoj aŭ tute malaperis dum la tempo. Kontraŭ perforto kaj ŝtelĉasadoDe la nova markado de la landlimoj kun najbaraj landoj Kameruno atendas, ke ilia preciza markado reduktos la ekzistantajn streĉiĝojn, rivalecojn kaj lokajn armitajn konfliktojn en iuj landlimaj regionoj, kie komunumoj batalas pri naturaj rimedoj, precipe arbaroj, plantoj kaj sovaĝaj bestoj. Simple kaj mallonge, la nova limmarkado de nuntempaj landlimoj devus certigi pacon kaj favoran duflankan disvolviĝon de la du najbaraj kaj amikaj landoj. 1. Tie ĉi en diplomatio kaj profesia literaturo estas uzata la termino la disdivido de Afriko. Vidu ankaŭ la Berlinan Konferencon, kiu okazis en la jaroj 1884 kaj 1885. Ministroj pri eksterlandaj aferoj de 14 landoj dividis inter si la afrikan kontinenton. Ekzemple en 1870 la eŭropanoj regis nur 10 % de la teritorio de Afriko, en 1900 jam 90 %.2. La Organizaĵo por Afrika Unueco estis fondita la 25an de majo 1963. Ĝi estis abolita la 8an de junio 2002, kaj ĝin anstataŭis la Afrika Unio).
Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|