LibrojDetektivromanon vi ne ricevosKristoforo Beno, 15-jara, suferas aŭtismon. Li estas talenta matematikisto kaj tre inteligenta knabo, sed kaptema memoro kaj vigla spirito tute ne helpas lin en la vivo. Ĝis iufoje – se esti preciza: je sep minutoj post noktomezo – li estas trovita en la najbara ĝardeno. Mutilita hundo troviĝas apude, kaj nun Kristoforo estas suspektato. Ĉu la knabo povos esplori la incidenton kaj pruvi al aliaj homoj, ke li havas neniun rilaton al la morto de sendefenda besto? Aŭ ĉu li ja havas ...? La amplekso de la verko estas relative malgranda. Ĉu la aŭtoro sukcesis enmeti en ĝin ĉion, pro kio la libro estus leginda? Legante la resumon, oni prepariĝas al aventuroj, detektiva romano kaj misteraĵoj. Kaj kiam oni eklegas, ĉio estas esence tiel, sed nur komence, ĉar la malfirma detektiva konsistaĵo venas al sia fino jam en la mezo de la libro. Ĉio komenciĝas de tio, ke Kristoforo – nia protagonisto – trovas senvivan hundon en la ĝardeno de sia najbarino. Oni mortigis la hundon, enpikante forkegon en ĝin, kaj krome tiom forte, ke ĝi trairis la beston kaj eĉ eniris la teron. La knabo vidas la hundon kaj brakumas ĝin. Tiumomente elkuras la najbarino, kiu, vidinte la situacion, faras brilajn konkludojn. La polico alvenas kaj komencas pridemandi Kristoforon. Kaj kiam unu el la policanoj tuŝas la knabon, tiu ekbatas lin. La knabo estas ĵetita en la aŭton kaj forkondukita al la policejo. Oni pridemandas lin tie: „Kial vi batis la policanon?” Kaj Kristoforo klarigas, ke li ne ŝatas esti tuŝata, kaj ke tio estas lia kutima reago. Jen la afero: la protagonisto havas kondutajn problemojn, afekciojn – nome, li estas aŭtismulo, kvankam tio neniam estas rekte menciita en la teksto. Poste la patro venas por preni la knabon, kaj ili foriras. Reveninte hejmen, Kristoforo decidas fari enketon por ekscii: kiu mortigis la najbaran hundon? Kion sentas aŭtismaj homojLa libro estas verkita en tre simpla lingvaĵo, ĉar la historio supozeble estas priskribita de Kristoforo mem, kion lia kuracisto konsilis al li. Tial oni ne atendu de la libro verŝajnajn dialogojn, delikatan verkmanieron kaj fascinan atmosferon. La enhavo de la libro ĉagrenis min, ĉar la enhavo estas tre malmulta. La libro estas plena de bildoj, kaj enestas kelkaj sensignifaj faktoj. Kaj kiu estas la murdinto, tion oni ekscias jam meze de la rakonto. Post tio sekvas lacigaj cent paĝoj pri tio, kiel Kristoforo trajnis. Ĝuste la trajna epizodo kaj la translokiĝoj de Kristoforo afliktis min. Tamen ni ne forgesu, ke Kristoforo estas siaspeca knabo, do ni fermu la okulojn al tio. Detektivromanon vi ne ricevos per la libro: tiel ĝi ne funkcias. La libro estas verkita por komprenigi, kion sentas aŭtismaj homoj, kiel ili kondutas kaj kiel funkcias iliaj cerboj. Mi konsentas, ke la temo estas interesa, sed ĉi tie, ŝajnis al mi, estas tro multe. Kiam oni ekscias, kiu estas la murdinto, komenciĝas la vera dramo: la dramo, kiun Kristoforo priskribas. Resume, mi ne plene komprenis, kio estas la ĝenro de ĉi tiu verko, kaj kion la aŭtoro intencis atingi. Kaj kiam aperas ekvacioj kaj matematiko en la teksto: ĉio ĉi pli similas al ia lernolibro, ne al beletro. La sola afero, pro kiu mi povas laŭdi ĉi tiun romanon, estas la protagonisto, aŭ, pli ĝuste, kiel la aŭtoro lerte priskribis la vivon de la aŭtismulo. Leginte ĉi tiun libron, oni povos pli bone kompreni, kiel agas homoj kun la samaj problemoj kiel Kristoforo, kiel ili vivas, kio okazas en iliaj kapoj, kaj kiel ili pensas. Kion mi atendis? Ŝajnis al mi, ke devus esti detektiva linio ĉi tie, kaj ja estis. Mallerta, sed estis. Mi atendis misteraĵojn, kaj ankaŭ ili estis. Mi atendis elnodiĝon, kaj la aŭtoro donis ĝin. Nur ĉio ĉi ne estas beletro. Ĉar la libro estas tradukita el la angla, kompreneble mi turnis min ankaŭ al la originalo. Eraroj, intencaj kaj aliajSur paĝo 55 ni legas: „La virino respondis la pordon.” Evidente, ĉi tie estas implicita „malfermis”. Kaj jes, en la originalo estas tia verbo: „The lady answered the door.” Sed tio estas idiotismo en la angla kaj ne estu tradukita laŭvorte. La sama afero renkontiĝas ankaŭ en aliaj lokoj. Sur paĝo 71 estas komposteraro: ĉirkauita anstataŭ ĉirkaŭita. Unuavide estas granda nombro da tajperaroj en la tradukita teksto en la leteroj de la patrino: paciensa anstataŭ pacienca, komense anstataŭ komence, kozmonaŭto anstataŭ kosmonaŭto, anecezaĵo anstataŭ anestezaĵo kaj tiel plu. Komence mi pensis, ke temas pri tajperaroj, sed legante la anglan originalon, ankaŭ en ĝi mi trovis grandan nombron da kvazaŭaj eraroj: differant anstataŭ different, maniger anstataŭ manager, pacient anstataŭ patient, sholder anstataŭ shoulder kaj tiel plu. Tiam mi konstatis, ke temas pri literatura artifiko. Eble la aŭtoro volis montri per ĉi tiuj kvazaŭaj tajperaroj, ke la patrino de la protagonisto zorgas pri la disiĝo de sia filo kaj rapidas rakonti al li ĉion? La tradukisto ĝuste faris, adaptante tiujn intencajn erarojn. Sur paĝo 239 ni legas: „Kaj li diris: ‚Ĉu mi povas aĉeti ĝin?’” Ĉi tie estas misskribo: devus esti mi anstataŭ li. Indas rimarki, ke la menciitaj tradukaj malĝustaĵoj ne malhelpas komprenadon de la enhavo de la libro. Plejparte la uzata vortprovizo estas simpla, kaj la rakonta stilo estas pli konversacia. Koncerne la eksteraĵon de la libro, ne multo estas direnda: la papero estas dika kaj blanka, la kovrilo estas palpe agrabla kaj bela, la presa kvalito estas bona, la tiparo estas legebla. Konklude, mi ne relegos la libron: la personoj ne tuŝis mian koron. Ne tiom pro tio, ke la fino de la verko estas nefermita, kiom ke post la mezo komenciĝas tute alia historio, kiu havas nek komencon nek finon. Jen kiel oni povas ĉikani tion, se Kristoforo mem verkis la libron, ĉu ne? Saĝa truko! Rezulte, mi ne povas rekomendi ĉi tiun libron kiel beletron. Sed se vi scivolas, kiel homoj, similaj al Kristoforo, vidas la mondon, tiam indas legi. Nikita PIMENOV
Mark Haddon: La kurioza incidento de la hundo en la nokto. El la angla tradukis Simon Davies. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2022. 282 paĝoj. Glubindita. ISBN 978-0-902756-58-8.
|