MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

KUBO

Pliiĝas lokaj altteknologiaj entreprenoj

Tri kubaj sciencaj institucioj, apartenantaj al la Entreprena Grupo de Bioteknologia kaj Farmacia Industrioj (hispana nomo: Biocubafarma), ĵus eniris en la kategorion „alt-teknologia entrepreno” (ATE). La plenum-komitato de la landa ministra konsilio aprobis tiun decidon per tri apartaj interkonsentoj.

En aprilo 2021 Kubo jam havis kvar lokajn altteknologiajn entreprenojn, el kiuj tri estis bioteknologiaj kaj unu ligita al telekomunikado. La kategorio ATE, nun atribuita al tri pliaj firmaoj, validas dum tri jaroj, fine de kiuj eblos renovigi ĝin, se la entrepreno pruvos, ke ĝi konservas la kondiĉojn kaj respektas la indikilojn necesajn por gardi tiun atributon.

Aldonvaloro

La tiel nomataj ATE-oj estas organizaĵoj, kiuj montras intensan agadon rilate al esploro, kresko kaj novigo. Ili distingiĝas ne nur pro la apliko de altigitaj teknologiaj normoj, sed ankaŭ pro la produktado kaj enkomercigado de produktoj kaj servoj kun alta aldonvaloro. La centroj freŝe agnoskitaj kiel ATE-oj jenas: Entrepreno Laboratorioj Aica (ĝi produktas diversajn medikamentojn ordinarajn, ĉirkaŭ 170, kiel injekteblajn ampoletojn kaj koliriojn); Centro pri Neŭrosciencoj de Kubo (Cneuro; ĝi estas institucio pri esplorado kaj kresko en la fakoj interalie de neŭrosciencoj, neŭroteknologioj, neŭrokomputiko); Centro pri Imuntestado (ĝi celas pristudi, disvolvi kaj produkti strategiojn, teknologiojn kaj produktojn, kiuj ebligas enketojn pri metabolaj malsanoj transmisieblaj kaj netransmisieblaj; tiu ĉi centro havas sperton pli ol 30-jaran, kaj tie oni kreas produktojn laŭ la noveca teknologio SUMA 1).

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo


Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en la ĉefurbo Havano.
1. SUMA: Sistemo de UltraMikroAnalizado.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07