MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

LUDOJ

Nova modo plivastiĝas

En Italio la ludo Fantazia Futbalo (itale fantacalcio) unuafoje populariĝis en la 1990aj jaroj. Sed laŭ multaj amaskomunikiloj ĝi fariĝis tiom laŭmoda, ke estas kreskanta nombro da ŝatantoj, kiuj „kontaĝas” unu la alian.

La konsisto de la ludo

Temas pri imaga ludo, kiu tamen sin bazas sur la realo: oni uzas donitaĵojn el la matĉoj ĉiusemajne okazantaj kadre de la vera futbala ĉampionturniro de la lando. Ĉiu partoprenanto elektas kaj aĉetas (per imaga mono, sen vere elspezi) la komponantojn de la propra „ideala” teamo. Eblas aĉeti piedpilkistojn el ajna teamo de la itala ĉampionturniro (serio A, kvankam lastatempe naskiĝis turniroj ankaŭ pri serio B) kaj „kombini” ilin plej libere, sen ke estu metitaj ajnaj limoj al ies fantazio kaj kompetento. Oni do povas havi senprobleme en la sama teamo la golulon de Lazio, defendantojn el Fiorentina kaj Udinese, avanulojn el Bologna kaj Napoli ktp.

Ĉiu aliĝinto, antaŭ la komenciĝo de la vera ĉampionturniro, fariĝas „trejnisto” de teamo, kiun li mem starigas, kaj li havas je sia dispono buĝeton por klopodi gajni imagan ĉampionturniron. Ofte oni preparas etajn premiojn: pokalon, pladon kaj ankaŭ krozadon, aŭtomobilon, biciklon ktp, kvankam kelkfoje ne estas veraj premioj.

En la listo de aĉeto-vendo ĉiu piedpilkisto havas apartan merkatan valoron, kiu dependas de lia antaŭa kariero kaj ankaŭ de la rendimento – okaze de la merkat-sesioj, kiujn oni malfermas de tempo al tempo, ekzemple en januaro –, kiun li montras dum la koncerna sezono. Ekzemple, post kelkaj bonaj matĉoj pliriĉigitaj de iom da belaj goloj, lia kosto nepre altiĝos. Male, post maltrafoj aŭ malebloj ludi en longa periodo, lia prezo malaltiĝos. Estas kvazaŭ ĉiu piedpilkisto estus kvotata ĉe imaga sporta borso. Oni povas aĉeti piedpilkiston kontraŭ 1 monero kaj revendi lin post kelkaj monatoj por 30 moneroj, per kiuj oni povas aĉeti 2-3 bonajn futbalistojn. Do, iuj aĉetoj povas fariĝi speco de investo por la estonteco, sed estiĝas ankaŭ risko: ne utilas strebi al atleto, kiu poste neniam ludas.

Plej bonaj ludantoj

Komence de la fantazia ĉampionturniro (kiu povas esti private organizita nur kun la propraj amikoj, per sendo al ili de speciala invito; aŭ publike kun nekonatoj), ĉiu imaga trejnisto kreas sian piedpilkistan grupon utiligante la antaŭe fiksitan buĝeton: plej ofte oni havas 200 „monerojn”, kiuj devas esti nepre uzataj por la aĉeto de 3 goluloj, 8 defendantoj, 8 terenmezuloj kaj 6 avanuloj. Oni ne povas aĉeti malpli ol 25 futbalistojn, kaj pro tio oni devas trovi la ĝustan kompromison inter famo, lerteco, talento kaj bezono pri ŝparado (kio postulas la aĉeton de iuj nepopularaj futbalistoj).

Oni kutime rajtas elekti 2-3 tre konatajn atletojn el prestiĝaj teamoj, sed oni devas cetere klopodi intuicii kiuj – inter la malpli konataj piedpilkistoj aŭ tiuj el la malpli famaj teamoj – estos la plej bonaj ludantoj de la imag-turniro. Ne necesas elspezi ĉiujn monerojn, se oni sukcesas krei bonan teamon je malalta kosto: la restanta mono tiuokaze povas esti utiligata en la venontaj merkataj sesioj.

La formado de teamoj postulas bonan konon de la diversaj piedpilkistoj kaj de la ebloj de ĉiuj teamoj, inkluzive de la malpli konataj. Estas aldone rekomendinde elekti anojn el pluraj teamoj, tiel ke, en ĉiu tago de la imaga turniro, oni povos elekti la plej taŭgajn piedpilkistojn, kiuj ludos (ekzemple sur la hejmtereno) supozeble facilan matĉon aŭ kiuj apartenas al vera teamo, kiu tiumomente tre brilas. La nomo de la teamo kaj la koloroj de la ĉemizo estas libere elekteblaj.

Duona horo

Antaŭ ĉiu „tago” de la ĉampionturniro, kiu en Italio kutime okazas sabate aŭ dimanĉe, kvankam fojfoje oni ludas meze de la semajno, la imaga trejnisto devas – plej malfrue duonan horon antaŭ la komenciĝo de la unua „vera” matĉo – liveri al la ceteraj unuopaj partoprenantoj (aŭ al la mastruma sistemo, se oni uzas interretan/poŝtelefonan version de la ludo) sian oficialan liston, elektante (inter siaj 25 teamanoj) 11 bazulojn kaj 7 rezervulojn. Kelkaj atletoj ja devas resti ĉiufoje ekster la ludo, kaj trejnistoj kompreneble esperas, ke ili ne multe golos, ĉar male tio signifas, ke ili ne faris la plej ĝustan decidon koncerne la tiutage plej lertajn piedpilkistojn. La problemo ne ekzistas, se en onia teamo multaj atletoj suferis akcidenton, kaj tiuj iĝis rezervuloj ankaŭ en sia vera teamo. Oni povas sekvi, laŭ la haveblaj piedpilkistoj (ne malofte iuj estas elkonkursigitaj aŭ resaniĝantaj), unu inter la jenaj sistemoj: 4-4-2, 4-3-3, 4-5-1, 5-3-2, 5-4-1, 3-4-3 kaj 3-5-2 (la unua nombro indikas la defendantojn; la dua la terenmezulojn; la lasta la avanulojn). Al ĉio ĉi oni ja aldonas unu golulon. Ne eblas utiligi samtempe pli ol 3 avanulojn. La listo, fiksita antaŭ la komenciĝo de la veraj matĉoj, nenial povas esti modifata en la daŭro de la unutaga ĉampionturniro. Oni devas atendi la postan tagon por scii la rezultojn de la imagaj matĉoj surbaze de tiuj de la realaj matĉoj.

Kromaj poentoj

Post la fino de la imaga sporta konkurso, kutime la sekvontan matenon, ĉiu piedpilkisto ricevas poentaron de 1 ĝis 10 (eblas frakcia poentaro). Ĝi dependas de la averaĝa poentaro donita al ĉiu ludinto fare de la itala gazetaro. Kelkfoje oni elektas ununuran fonton, sed la kriterio pro unuecaj kialoj devas esti klara kaj ne ŝanĝiĝi en la daŭro de la turniro. Al tiu ĉi poentaro oni adicias kaj maladicias poentojn, laŭ la okazintaĵoj de la veraj matĉoj. Jen +3 poentoj se oni golis, +1 pro ĉiu plenumita transludo (traa ŝoto, kiu rekte kaj klare ebligas al alia kunulo goli), -1 pro ĉiu golo en la propra golejo (tio validas nur por la golulo) aŭ elpeliĝo (ruĝa slipo), -0,5 pro admono (flava slipo), -3 pro punŝoto maltrafita, +3 pro punŝoto blokita (nur en la okazo de golulo). Oni elektas en iuj turniroj eĉ teamestron, kies kromaj poentoj ja havos duoblan valoron. Lia golo ekzemple estos premiita per 6 poentoj, lia elpeliĝo estos punita per -2. Oni kutime ne elektas golulon kiel estron, ĉar ĉiu kontraŭa golo fariĝus duobla. Plej multaj partoprenantoj elektas la avanulon, kiu ŝajne havas pli da ebloj goli.

Klasifikoj

La kalendaro de ĉiu turniro de fantazia futbalo estas simila al tiu de iu ajn reala ĉampionado. Krom la klasika klasifiko de ĉiu rondbatalo (baziĝanta sur venkoj, egalstatoj, malvenkoj, goloj faritaj, goloj ricevitaj), ekzistas kutime ankaŭ dua klasifiko pri la teamoj kun la plej alta ĝenerala poentaro. La ordo de la teamoj en la du klasifikoj ne nepre estas la sama. Fojfoje eblas okupi la unuan lokon en unu klasifiko kaj la trian en la alia.

La hejmterenan faktoron fojfoje oni ja konsideras: la loka (do la unue menciata en iu matĉo) teamo gajnas tiuokaze du poentojn pliajn, ĉar kutime en la vera futbalo la hejmuloj danke al la subteno de la publiko havas pli grandan probablon gajni la matĉon. La teamoj, depende de la nombro, estas metataj en rondbatalojn, kiuj siavice havas la saman nombron de partoprenantoj, kaj la fina poentaro estas la sumo de la poentoj de ĉiuj piedpilkistoj.

La sistemo por kalkuli la golojn faritajn de la teamo estas la jena: malpli ol 66 poentoj = 0 goloj; 66-71,5 poentoj = 1 golo, 72-77,5 = 2 goloj, kaj tiel plu, kun intervaloj de 6 poentoj inter unu golo kaj la alia. Ĉi tio estas tre grava: oni ne vere interesiĝas pri la nombro de goloj fare de la atletoj en la vera ĉampionturniro (ekzemple 2), sed oni sin bazas sur la totala poentaro de ĉiuj futbalistoj. Se unu el la elektitaj bazuloj fine ne gajnas poentojn (ĉar li ne ludas aŭ li ludas nur etan parton de la matĉo, kaj la gazetoj decidis ne prijuĝi lin), li estas aŭtomate anstataŭigata de la unua samrola rezervulo antaŭe elektita de la trejnisto. Se neniu rezervulo ludas, la teamo havas unu malplian ludanton; oni do konsideras nur la poentaron de la piedpilkistoj, kiuj efektive ludis. Elektante la ludontan teamon, oni do devas esti certa aŭ preskaŭ certa, ke la elektitaj atletoj ludos aŭ havos multajn eblojn ludi almenaŭ parton de la matĉo. Aliokaze oni riskas perdi altvalorajn poentojn kaj malvenki matĉon kontraŭ alia imaga trejnisto.

Retpaĝaroj kaj apoj

Fantazia futbalo plaĉas al ĉiuj kaj nun kuntrenas kiun ajn: junajn kaj maljunajn personojn. Ĝi ekzistis jam antaŭ 20 jaroj, sed oni tiam bezonis paperon kaj daŭran cerbumadon por kalkuli la mezumajn poentarojn kaj kompreni la finajn rezultojn. Nun, danke al la teknologio, ĉio ĉi pli simplas: estas retpaĝaroj kaj apoj, kiuj ebligas al ĉiu persono tre simple formi sian teamon, kaj amuziĝi kun amikoj aŭ nekonatoj, flegante la ĉiaman revon fariĝi sukcesa futbal-trejnisto!

pigr
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 04, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-05