MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

MONO

Bitcoin: tri jarojn poste

Antaŭ tri jaroj aperis en MONATO (2013/05, p. 16) unua artikolo pri la virtuala monunuo Bitcoin. Ĉu intertempe ĝi evoluis? Jes kaj ne. Bitcoin restas tro malstabila kaj tro malofte uzata por taŭgi kiel pagilo. Informoj pri ĝi iĝis tiel kompleksaj, ke parte nur specialistoj komprenas ilin, kaj venas kritiko de diversaj flankoj. Aliflanke aperis novaj, similaj projektoj kaj estis kreita komercejo bazita sur Bitcoin.

Restas neklare, kiuj estas la kreintoj kaj evoluigantoj de la projekto. Ĉu estas Satoshi Nakamoto, aŭ ĉu estas aliaj personoj, kiuj kaŝas sin malantaŭ tiu nomo? De tempo al tempo Bitcoin estas menciita en la gazetaro, sed ŝajnas, ke ekregas malintereso. La kvanto de transakcioj nur iomete kreskas. Sur pluraj Vikipedio-paĝoj pri la temo estas mencio, ke la paĝo bezonas poluradon, sed venas nur etaj kontribuoj, ne tuta reverko de la paĝo. Serĉado de informoj aliloke en Interreto liveras informojn tiel kompleksajn, ke ili ne helpas.

Stabileco

Komence de la jaro 2013 unu Bitcoin valoris ĉirkaŭ 20 usonajn dolarojn. Dum la dua parto de 2013 ĝi grimpis ĝis 100 usonaj dolaroj kaj je la jarfino ĝi en iu momento superis 1100 dolarojn. Dum la postaj jaroj la kurzo fluktuis inter 200 kaj 700. Tute ne eblas fiksi prezon aŭ plani investon uzante tiom kaprican valuton. Teorie eblas kelkloke pagi per Bitcoin, sed praktike la reala prezo estas en alia valuto kaj la transkalkulo al Bitcoin okazas je la momento de la vendo.

Ĉu ĉefe krimula mono?

Laŭ ĝiaj poruloj la ĉefa avantaĝo de Bitcoin estas ke ĝi estas memregulanta kaj ne kontrolata aŭ stirata de iu nacia aŭ internacia instanco. En realo tio ŝajnas esti malavantaĝo, kiu timigas honestajn uzantojn. La fakto, ke ne eblas sekvi Bitcoin-pagojn en la sistemo, igas ĝin alloga por krimuloj. Dum la pasinta jaro plurfoje aperis gazetartikoloj pri krimuloj, kiuj blokis komputilojn kaj promesis liberigi ilin post pago de iu sumo al Bitcoin-konto.

Cirkulas aliaj rakontoj pri purigo de drogmono tra Bitcoin-kontoj. Estas ankaŭ onidiroj pri uzantoj, kiuj spertas teknikajn problemojn aŭ asertas ke ili estas trompitaj. Dum la somero „malaperis” Bitcoin je valoro de 58 milionoj da eŭroj ĉe la Bitcoin-banko Bitfinex

Aperis konkurenco

Origine Bitcoin estis la sola cifereca valuto bazita sur kriptologia proceduro. Tute logike, „bitmono” kaj „kriptomono” estis kvazaŭ sinonimoj por Bitcoin. Intertempe aperis centoj da similaj projektoj, inter kiuj deko estas gravaj (kun nomoj kiel Ethereum, Ripple, Litecoin kaj eĉ Monero). Kvankam Bitcoin restas la plej grava, ĝi estas nur unu el pluraj. Ĉu iu elstaros aŭ ĉu la publiko tute perdos la fidon pri kriptovalutoj? Neatendita estis la anonco en aŭgusto de Utility Settlement Coin, projekto por nova bitmono subtenata de i.a. la germana Deutsche Bank kaj la svisa UBS.

Ekologia aspekto

Unu el la Bitcoin-principoj estas minado: same kiel grandaj maŝinoj elfosas oron el orminejo, komputiloj kunlaborantaj en la Bitcoin-reto disponigas sian kalkulkapaciton por la mastrumado de la sistemo kaj kompense ricevas Bitcoin-unuojn. Komence estis uzata la troa kapacito de jam funkciantaj komputiloj kaj ilia energio-konsumo ne tro gravis. Ĉar maksimume estas „mineblaj” 21 milionoj da Bitcoin-unuoj kaj jam cirkulas 15,8 milionoj, la minado de la restantaj postulas pli kaj pli da komputila kapacito. Ne plu sufiĉas malgranda kvanto da komputiloj, kiuj disponigas parton de sia kapacito, sed nun aregoj da komputiloj plentempe laboras por mastrumi la sistemon. Laŭ iuj taksoj ilia energi-konsumo estas inter 250 kaj 500 megavatoj, kio egalas al la produktado de mezgranda elektrocentralo. Laŭ alia kalkulo unu Bitcoin-transakcio postulas pli da elektro ol la taga konsumo de usona familio.

OpenBazaar

Komence de la jaro 2016 estis lanĉita OpenBazaar (nefermita komercejo), reta komercejo kiel eBay kaj Amazon, sed tute senkosta por la uzantoj. Ĝiaj principoj unuavide aspektas bonegaj kaj povus iĝi grandega sukceso, sed ĝia origino estas iom duba kaj la preskaŭ deviga uzo de Bitcoin eble estos tro granda paŝo por personoj, kiuj alkutimiĝis al la (relativa) simpleco de eBay kaj Amazon. Se OpenBazaar sukcesos, ĝi devos respekti ankaŭ doganajn regulojn ktp kaj bezonos administradon. Ĉu tio eblos senkoste?

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Pri OpenBazaar bonvolu legi ankaŭ la artikolon OpenBazaar: senpaga retvendejo por ĉiuj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17