MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

MONO

Bitcoin: ĉu scienca eksperimento, trompado aŭ reale uzebla virtuala mono?

La eŭropa monsistemo daŭre estas en krizo: kvankam la situacio en grandaj landoj de la eŭro-zono, kiel Hispanio kaj Italio, normaliĝis, restas ĥaoso en Grekio kaj en marto de 2013 subite aperis krizo en Kipro. Oni prognozas, ke Malto, alia ŝtateto kun eksterproporcia banka sektoro, estos la sekva viktimo. Ĉu estas hazardo, ke samtempe Bitcoin, tute alispeca valuto, atingas rekordan kurzon?

La vorto Bitcoin [bitkojn] estas kombino de du radikoj: „bit”, kiu signifas „komputila” aŭ „virtuala” kaj angla „coin” kiu signifas „monero”, do estas mono kiu ne fizike, sed nur virtuale ekzistas.

Ĝia origino estas nebula. Ĝi estis kreita de iu Satoŝi Nakamoto (eble kaŝnomo) en 2009. Li pliperfektigis skizon de monsistemo bazita sur kriptografia reto el 1977. Iuj supozas ke fakte estas grandskala scienca eksperimento de kriptografoj kaj ke la monsistemo estas nur flanka rezulto.

Principoj

La cirkulanta monkvanto estas strikte reguligita. Iom post iom estas emisiata pli da mono kaj post kelkaj jardekoj ĝi atingos maksimumon de 21 milionoj da Bitcoin-unuoj. Dum „normala” mono suferas pro inflacio, ĉar daŭre estas bezonata kaj emisiata pli multe, Bitcoin minimume restos stabila sed verŝajne ege plivaloriĝos, ĉar, se la projekto estos sukcesa, por kreskanta bezono estos nur limigita propono.

Por krei monerojn oni kvazaŭ imitas la tradician monsistemon bazitan sur oro. Oron oni nun fosas el grandegaj minejoj; Bitcoin oni povas akiri kunlaborigante sian komputilon en la reto, kiu mastrumas la sistemon. En ambaŭ kazoj fakte okazas giganta malŝparo de rimedoj. En orminejo oni uzas grandegajn maŝinojn por arigi etan kvanton da metalo, kiu fakte ne havas grandan utilon, sed alte valoras, sole pro tio ke ĝi estas malofta. En Bitcoin-minejo oni malŝparas komputilan kapaciton, ĉar ne gravas, ĉu dek aŭ dek milionoj da komputiloj kunlaboras: la kvanto de emisiota mono restos la sama.

Cetere multo estas kiel en la klasika sistemo: estas virtualaj Bitcoin-monujoj, per kiuj eblas ĝiri monon kiel inter bank- aŭ PayPal-kontoj. Estas makleristoj, kiuj ŝanĝas la virtualan monon kontraŭ realaj eŭroj aŭ dolaroj, spekulaciantoj eltrovas kompleksajn Bitcoin-investaĵojn kaj fiuloj klopodas malstabiligi la sistemon. Ne estas iu supera kontrolanta instanco; ĉio dependas de la komputila reto kaj de ĝiaj programistoj.

Ĉu funkcias?

La Bitcoin-sistemo efektive funkcias. Ekzistas komunumo, kvankam eta, kiu uzas ĝin. Regule kaj plurloke aperas kurzinformoj. Pagiloj funkcias kiel en la kutima banksistemo. Malgraŭ atakoj, la komputila reto montriĝas stabila.

Ĉu uzeblas?

Teorie jes, sed praktike ĝi havas neniun avantaĝon kompare kun la ekzistanta financa sistemo. Mono estu pagilo, ŝparilo kaj mezurilo. La kvanto de uzantoj estas neglektinda; do apenaŭ eblas pagi per Bitcoin. Pro la nestabila kurzo ĝi ne estas konsilinda ŝparilo kaj ĝi ne taŭgas kiel mezurilo de valoro de varo. Dum la unuaj tri monatoj de 2013 la valoro de Bitcoin pli ol kvarobliĝis kompare kun la usona dolaro (de 20 al pli ol 90 dolaroj). Rigardante la trijaran tabelon oni vidas pintan kurzon meze de 2011 (30 dolaroj) kaj poste fluktuon inter 5 kaj 20 dolaroj, malstabilecon tute ne akcepteblan por komerco kaj investado. La ega kresko okazis nur ekde 2013.

Ĉu uzendas?

Ne tute maleblas ke nia nuna financa sistemo komplete kolapsos kaj ke post kelkaj jardekoj ni feliĉe kaj komforte uzos Bitcoin-monujon. Tamen, la ekzistanta financa sistemo, eĉ foje kriple funkcianta kaj neefike kontrolata, ankoraŭ ŝajnas preferinda al tute virtuala sistemo kontrolata de neniu kaj povanta simple malaperi, se la reto disfalos aŭ kiam la nekonataj kreintoj perdos intereson pri ĝi.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07