MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Konsiloj por kunlaborantoj de MONATO rilate fotojn

Al la versio por poŝtelefonoj

Kiajn bildojn liveri al MONATO?

MONATO estas magazino, tio signifas „abunde ilustrita revuo”. Tamen tre ofte kunlaborantoj sendas tekstojn al la redaktoro sen iuj ajn ilustraĵoj. Aliaj ja sendas fotojn, sed kiuj estas tro malaltkvalitaj por povi presi ilin, aŭ kiuj estis simple ŝtelitaj el Interreto, kaj do ne uzeblaj.

Pro tio, ke revuo nur kun teksto estas vide malpli interesa kaj kaj pli komplikita por legi, la grafika redaktoro de MONATO ofte mem devas serĉi bildojn por ilustri artikolojn. Tamen tio ofte estas tre kompleksa laboro, ĉar por bone ilustri tekstojn, la persono devas sperti pri la informoj priskribitaj, viziti la priskribitajn lokojn k.s. Pro tio ni petas, ke la kunlaborantoj provu ĉiam mem zorgi pri fotoj. Tiel ili ankaŭ plialtigas sian honorarion!

Mem fari fotojn

Plej bone estas, ke la kunlaboranto mem faras fotojn per bona fotoaparato. Plej ofte en la aparato oni povas agordi la distingivon de la fotoj. Elektu „alta” aŭ „granda” aŭ „fajna”. Do ju pli granda la formato de la bildo, des pli bone. Tro grandan bildon la grafikisto povas malgrandigi, sed tro malgrandan li ne povas grandigi sen perdo de kvalito. Sendi tiel grandajn dosierojn ofte ne eblas per retpoŝto, sed vi povas sendi ilin tra la MONATO-konto de Wetransfer.

Se vi faras fotojn, en kiuj aperas personoj, necesas, ke ili konsentas, ke iliaj fotoj aperas en publikaj lokoj. Se aperas infanoj en via foto, krome necesas la eksplicita konsento de la gepatroj. Kopion de tiu konsento bv. havigi al la redaktoro, kune kun la artikolo kaj la fotoj.

Serĉi bildojn en Interreto

Se vi ne povas mem fari fotojn, vi povas serĉi ilin en Interreto, sed nur sub difinitaj kondiĉoj.

Kopirajto

Oni ne rajtas simple ŝteli fotojn el Interreto. La fakto, ke la foto estas trovebla per Google aŭ per alia serĉilo ne signifas, ke oni rajtas kopii kaj publikigi ĝin. Trovinte foton, oni nepre kontrolu ĉu la foto estas uzebla, kaj sub kiuj kondiĉoj. Tre ofte vi trovos apud la bildo iun simbolon, kiu priskribas la kopirajton aŭ la mankon de ĝi.

c cc cc cc
Ne!Ne! Jes!Jes!
12 34

Se apud foto, vi trovas la simbolon 1 aŭ la vorton copyright vi ne rajtas uzi ĝin por MONATO.

Simbolo 2 ĉe foto diras, ke ĝi rajtas esti uzata nur por nekomercaj celoj. Do vi ne rajtas uzi ĝin por MONATO.

Vi ja rajtas uzi fotojn, ĉe kiuj eksplicite estas mencio pri manko de kopirajto, ekzemple per simbolo 3 aŭ per signo 4, kiu informas, ke vi rajtas uzi la foton, sed devas ĉiam indiki, kiu estas la aŭtoro (en MONATO vi povas vidi la nomon de la fotisto en la suba maldekstra angulo apud la foto). Tiujn fotojn vi do ja rajtas proponi al MONATO. Se entute mankas indiko pri kopirajto, vi ne rajtas uzi la bildon.

Serĉi fotojn
Ĉe Flickr

La retejo Flickr havas apartan sekcion por la fotoj, kiuj rajtas esti uzataj sub la permesilo de „Krea Komunaĵo”. Nuntempe tie troviĝas pli ol 60 milionoj da fotoj. Por serĉi taŭgan foton por via artikolo, sufiĉas entajpi unu aŭ kelkajn ŝlosilvortojn en la serĉotrabo. Vi ne devas esti membro de la retejo kaj registriĝi por povi fari tion. Por trovi belan kaj interesan foton por via artikolo vi povas eksperimenti kun ŝlosilvortoj en diversaj lingvoj kaj provi kelkajn similsignifajn vortojn. Serĉi angle donas ĉi-momente plej multajn rezultojn.

Vi povas peti, ke la paĝaro ordigu la fotojn laŭ kelkaj kriterioj. Plej taŭgaj unue (relevant angle), plej freŝaj unue (recent) aŭ plej interesaj unue (interesting).

Kvalito

Ne ĉiuj fotoj taŭgas por esti presitaj. Ni ne volas doni tro da teknikaj detaloj, sed ĉefe oni sciu, ke por uzo en la reto sufiĉas fotoj de eta grandeco, sed por presi la foton sur brila papero ĝi devas esti minimume 3 fojojn pli granda.
Kelkaj ekzemploj: Foto de 240 x 180 bildopunktoj povas esti presita je maksimuma grandeco de 2 x 1,5 cm (kutime tro malgranda por presi); foto de 500 x 375 bildopunktoj en presado estos 4 x 3 cm (malgranda por presi, sed fojfoje sufiĉa ekzemple por portreto); 1024 x 768 punktoj estas = 8 x 6 cm en presado.
Kiel kontroli la dimension de foto? Kiam vi trovis foton, kiu enhave estas bona, alklaku ĝin per via dekstra musbutono. Malfermiĝos menuo. Unu en la menueroj (en Firefox ĝi estas la lasta) nomiĝas "Vidi bildajn informojn". Alklakinte tiun menueron, vi vidos la formaton de la foto, ekzemple 560 px × 420 px.

Kiam vi trovis foton ...

Post kiam vi trovis foton, kiun vi opinias taŭga por ilustri vian artikolon vi alklaku ĝin. Tiel malfermiĝos nova paĝo kun la foto en ĝi. Supre de la foto vi vidos nun ĝian adreson (ekzemple https://www.flickr.com/photos/flandra_esperanto-ligo/540614178). Kopiu tiun adreson kaj aldonu ĝin al via artikolo, por ke la grafikisto facile povu trovi ĝin.

Ne forgesu verki taŭgan subtekston por la foto. Prefere verku frazon, kun iom da informoj, kiuj subtenas aŭ resumas la enhavon de la artikolo. Do ne simple: „La nova ĉefministro, s-ro X.”, sed „Gajnis 60 % de la voĉoj la nova ĉefministro, s-ro X.”, aŭ „La nova ĉefministro, s-ro X, fariĝis parlamentano antaŭ nur du jaroj.”


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-19