MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KALEJDOSKOPO

Tragika historio de homa fulmoŝirmilo

La nekredebla sed vera historio pri la tiel nomata „homa fulmoŝirmilo” rilatas al Roy Cleveland Sullivan, usona arbaristo el Virginio, kiu eniris la historion kaj la rekordlibron Guinness pro unika kaj timiga kialo: li sukcesis postvivi sep certigitajn kaj dokumentitajn fulmofrapojn dum sia vivo.

Mirakla supervivo kontraŭ la statistiko

Pro sia profesio Sullivan pasigis grandan parton de la tempo meze de la naturo kaj en naciaj parkoj, kio certe pliigis la danĝeron. Tamen la statistika probablo esti trafita de fulmo sep malsamajn fojojn estas tiel malalta, ke ĝi limas al la neeblo. Malgraŭ la gravaj brulvundoj, la perdo de haroj kaj konstanta posttraŭmata timo, li ĉiufoje mirakle resaniĝis post la neniigaj elektraj frapoj.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-27
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Jacopo Pigro? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.