MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE

Ĉu ŝanĝi la bildon de nia planedo?

La 4an de septembro 2026 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis per superforta plimulto rezolucion, kiu alvokas al pli justa kartografia bildigo de la mondo. La iniciato, deveninta de afrikaj landoj, pridubas la manieron, laŭ kiu ni kutimas vidi la kontinentojn sur mondmapoj. Pri kio temas? Kial necesas ŝanĝi bildon de nia planedo uzatan jam de jarcentoj?

Kartografia paradokso

Se ni rigardas ordinaran mondmapon, ni rimarkas, ke Gronlando, la grandega insulo en la norda Atlantiko, ŝajnas havi proksimume la saman grandecon kiel la tuta afrika kontinento. Tamen la realo estas tute alia: Afriko, kun areo de ĉirkaŭ 30,4 milionoj da kvadrataj kilometroj, estas dek-kvaroble pli granda ol Gronlando, kies areo estas nur 2,17 milionoj da kvadrataj kilometroj.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Andreas ZERVAS
Grekio


Andreas Zervas (1959) estas greka emerita industria kemiisto kaj klerigisto de plenkreskuloj. Li aktivas en Helena Esperanto-Asocio, instruas Esperanton kaj verkas artikolojn por la retejo de la Tesalonika Esperanto-Grupo. Li estas ankaŭ observanto de Helena Esperanto-Asocio ĉe la Komitato de UEA.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreas Zervas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-11