MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ROBOTOJ

El foiro al ĉiutaga vivo

En septembro 2026 la Ĉina Internacia Foiro pri Komerco de Servoj okazis en la parko Shougang, Pekino. La foiro estis homplena kaj vigla. Mi trairis la homamason kaj eniris halon 3 de la parko por rigardi la diversajn robotojn.

La unua afero, kiun mi rimarkis, estis roboto, kiu per peniko sur ruĝa papero skribis la ĉinan ideogramon fu, kiu signifas bonŝancon kaj benon, per unu streko post alia. La penikaj strekoj estis firmaj, la inko densa. Multaj homoj kolektiĝis ĉirkaŭe: iuj filmis per poŝtelefonoj, aliaj proksimiĝis por rigardi pli atente. Laboranto klarigis, ke skribi per peniko ne celas montri kaligrafion, sed montri la flekseblan prenon kaj precizan fortoregon de la lerta mano de la roboto. Similaj kapabloj estas uzataj ankaŭ por masaĝo, fizioterapio kaj aliaj delikataj agoj. Tio montras, ke robotoj transiras de anstataŭigo de ripetema laboro al pli kompleksaj praktikaj taskoj. Tiu ŝanĝo gravas, ĉar robotoj ne plu estas nur iloj en fabrikoj, sed ili komencas eniri ankaŭ en la kampojn, kiuj postulas senton, takton kaj proksiman kontakton kun homoj. Ili povas helpi ne nur per fizika laboro, sed ankaŭ per taskoj, kiuj postulas paciencon kaj zorgemon.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

SHENG Min
Ĉinio


Sheng Min estas ĵurnalisto de El Popola Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sheng Min el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-11