MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE/OPINIO

Ĉu la Tero devas obei niajn horloĝojn?

Antaŭ pluraj jaroj mi vizitis la katedralon de Strasburgo. Mi jam aŭdis pri ĝia horloĝo, sed kiam mi finfine vidis ĝin, mi restis mirigita. Temas pri mirinda maŝino, konstruita meze de la 19a jarcento, kiu montras ne nur la horon, sed ankaŭ la movojn de ĉielaj korpoj, la fazojn de Luno kaj eĉ eternan kalendaron, kiu aŭtomate kalkulas superjarojn kaj la datojn de moveblaj religiaj festoj. Mi restis dum longa tempo senmove antaŭ tiu miraklo de mekaniko.

Jam de mia infanaĝo mi interesiĝis pri la rilato inter la tempo kaj la movoj de ĉielaj korpoj. Sunhorloĝoj, malnovaj mekanikaj horloĝoj kaj mekanismoj kiel tiu de Antikitero daŭre fascinas min – de la sunhorloĝo, kiun mi memoras el mia infanaĝo sur la placo Psilalonia en Patraso, ĝis tiuj, kiujn mi renkontis dum miaj vojaĝoj, ekzemple en Besançon kaj Grammichele. Sed nun mi ekscias, ke ni troviĝas antaŭ paradokso: post jarcentoj da klopodoj mezuri la tempon observante la movadon de la Tero, ni fine konstruis horloĝojn tiel precizajn, ke la rotacio de la Tero mem montriĝas nesufiĉe regula kiel mezurilo.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Andreas ZERVAS
Grekio


Andreas Zervas (1959) estas greka emerita industria kemiisto kaj klerigisto de plenkreskuloj. Li aktivas en Helena Esperanto-Asocio, instruas Esperanton kaj verkas artikolojn por la retejo de la Tesalonika Esperanto-Grupo. Li estas ankaŭ observanto de Helena Esperanto-Asocio ĉe la Komitato de UEA.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreas Zervas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-11