PolitikoOPINIOVenezuelo sub nova kuratorecoChávezEn decembro 1998 Venezuelo eniris politikan, ekonomian kaj socian procezojn, kiuj tute transformis la landon. En tiu jaro Hugo Chávez venkis en la prezidantaj elektoj kun iom pli ol 50 % de la voĉoj. Ekde tiam li iniciatis gravajn reformojn kaj transformojn je nacia nivelo, kiuj difinis la direkton de la lando dum la sekvaj 27 jaroj. Post sia enpotenciĝo li intensigis la politikan kaj diplomatian konfliktojn kun Usono. Tiel la jaroj da politika stabileco inter la du landoj finiĝis. Kvankam en januaro 1999 Chávez renkontiĝis kun la usona prezidanto Bill Clinton en Vaŝingtono sub singarda diplomatia aliro, ĉi tiu prudento rapide disipiĝis. La rifto fariĝis nesuperebla post la malsukcesa puĉo en aprilo 2002, pri kiu Chávez malkaŝe kulpigis la Blankan Domon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
Jezer Dorante estas instruisto pri la hispanaj lingvo kaj literaturo, radioparolisto kaj muzikisto.
|