LingvoVENEZUELORezistado de indiĝenaj lingvojKomence de 2026 la lingva pejzaĝo de Venezuelo prezentis kruelan paradokson: kvankam la konstitucio de la lando agnoskas 42 indiĝenajn lingvojn kiel oficialajn, la realo en la tiel nomataj praaj teritorioj montras ilian rapidan formorton. Temas ne pri natura evoluo de lingvoj, sed pri sistema delokigo, kaŭzita de ekonomia krizo, kontraŭleĝa minado kaj iu formo de ciferecigo, kiu ignoras diversecon. Lingvaj diasporojLaŭ statistikaj prognozoj rilate al la unuaj tri monatoj de 2026, la indiĝena loĝantaro konsistigas proksimume 2,8 elcentojn de la tuta nacia loĝantaro (preskaŭ 1,1 milionoj da homoj sume). Tamen, tiu nombro estas misgvida, se oni ne ekzamenas la viglecon mem de tiuj lingvoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo
Jezer Dorante estas instruisto pri hispanaj lingvo kaj literaturo, radioparolisto kaj muzikisto.
|