MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

EŬROPA UNIO

Karbona dioksido eniros en la gasfakturon

La Eŭropa Komisiono ekde 2028 plene funkciigos novan aŭkcian merkaton de karbona dioksido (CO2). Pere de tiu sistemo entreprenoj vendantaj tergason devos aĉeti kvotojn de CO2. Ili devos pagi laŭ la kvanto ellasita en la atmosferon pro la konsumo de tergaso fare de iliaj klientoj. Kaj, kompreneble, la kosto de tiuj kvotoj estos adiciata al la gasfakturoj de la konsumantoj.

Ĉu nova imposto pri tergaso?

Ĉi tiu nova sistemo koncernos la ellasojn de karbona dioksido pro hejtado en konstruaĵoj, surstrata transporto kaj malgrandaj industrioj. Nomita ETS, el la angla Emissions Trading System, ĝi estis kreita jam en la jaro 2005 kaj validis nur por grandaj industrioj. Sed nun tiu merkato pri karbona dioksido atingos eĉ la konsumojn de tergaso por hejtado fare de familioj en EU-landoj.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Luca COSLOVICH
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luca Coslovich el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-11