EnigmojEnigmo por decembroSolvo de „Produtoj kaj sumoj”1. Censisto venas iun vesperon al la domo de Marta. „Kiom da infanoj vi havas, kaj kiom ili aĝas?” li demandas. „Nu,” diras Marta, „mi havas tri infanojn, kaj la produto de iliaj aĝoj estas 36, kaj la sumo de iliaj aĝoj estas la numero de mia domo.” La censisto rigardas denove la domnumeron: „Tiuj informoj ne sufiĉas!” li plendas. „Vi pravas,” diras Marta, „sed la plej aĝa estas nun ĉe sia patro.” „Bone,” diras la censisto, „nun mi scias iliajn aĝojn!” Kiom aĝas do la infanoj de Marta? Kiuj kolektoj de tri pozitivaj entjeroj havas la produton 36? (Matematike temas pri
„pluraroj”: aro ne povas havi la saman nombron plurfoje.) Jen la plena listo, kun la sumoj:
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Edmund GRIMLEY EVANS
|