MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Rumba muziko en la du Kongoj

Konga rumbo estas agnoskita kiel nemateria kultura heredaĵo fare de Unesko. Ĉi tiu agnosko alportis grandan fierecon al la konga muziko. En la pasinteco rumbo estis eduka muziko kun zorge kreitaj kantotekstoj, malstreĉiga kaj ĉefe melankolia. La patroj de konga rumbo estis bonegaj klerigantoj de la amasoj.

La grandaj nomoj de rumbo

La du plej proksimaj ĉefurboj en la mondo (Kinŝaso kaj Brazavilo) havas multajn similecojn en pluraj kampoj, precipe rilate al kutimoj kaj kulturo. Ni konsideru la aspekton, kiu plej interesas nin: muzikon. En la 1960aj jaroj, post la sendependiĝo de la du Kongoj, muziko okupis gravan lokon en la kulturo de ambaŭ landoj. Inter la grandaj nomoj de rumbo en Brazavilo estas Vicky Longomba, Pierre Moutouari kaj Pamelo Mounka, por nomi nur kelkajn. En Kinŝaso estis Wendo, Kolossoy, Le Grand Kallé, Rochereau Tabuley, Franco Luambo Makiadi kaj la fratoj Soki, inter aliaj. En la epoko de ĉi tiuj menciitaj figuroj muziko estis fonto de inspiro. Estis malsamaj pensoskoloj depende de la arta movado, al kiu oni apartenis; iuj emfazis la voĉon, kaj tial kanton, dum aliaj elstaris en ritmo kaj orkestrado. Konganoj, ĉu de unu flanko de la rivero Kongo aŭ de la alia, distingiĝas per siaj frapinstrumentaj kapabloj kaj havas tre talentajn gitaristojn.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

KIZEYIDIOKO Mayinda Arlain
D. R. Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kizeyidioko Mayinda Arlain el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-29