MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

KEMIO

Nova maniero prezenti la elementojn kaj kompreni iliajn elektronojn

Preskaŭ ĉiu kemia klasĉambro havas la periodan tabelon de elementoj pendanta sur la muro. Ni tiom kutimas al ĝi, ke ni pensas, ke ĝi ĉiam aspektis tiel. Tamen la nuna tabelo ne estas tiu, kiun Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev publikigis en 1869. De tiam pluraj sciencistoj ŝanĝis ĝian aranĝon, ekzemple Werner en 1905 kaj Janet en 1928. En 2024 la verkanto kunlabore kun kolego García Guerra proponis novan formon: la periodan spiralon. En 2026 la aŭtoro aldonis novan regulon por skribi la elektronan aranĝon en atomoj. Ambaŭ ideoj komplementas unu la alian, kaj ĉi tie oni klarigas kiel.

Kial ekzistas perioda tabelo?

La elementoj estas aranĝitaj laŭ sia atomnumero, tio estas la nombro de protonoj en la nukleo. Post certa nombro da elementoj, similaj ecoj komencas ripetiĝi. Tio estas konata kiel periodeco.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Mario RODRÍGUEZ PEÑA
Hispanio


Mario Rodríguez Peña estas asista profesoro ĉe la hispana Universitato Alfonso X. Li interesiĝas pri scienco, logiko kaj matematiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mario Rodríguez Peña el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-25