LingvoNIĜERIOUrbo kun seksobazaj lingvojMalsamajn vortojn uzas viroj kaj virinoj en la komunumo UbangNe estas nekutime, ke homoj en iu urbo parolas pli ol unu lingvon. Efektive en moderna tempo, kiam homoj pli kaj pli iĝas poliglotoj, eble ŝajnas tre strange aŭdi pri seksobaza lingva fenomeno. Esperanto, la angla, la franca kaj multaj aliaj, laŭ la verkanto, estas vaste konataj lingvoj parolataj de ĉiuj seksoj kaj ĉiuj aĝoj tra la tuta mondo. Kiam la aŭtoro unue aŭdis pri iu niĝeria urbo, kie homoj parolas du lingvajn variaĵojn, unu uzatan de viroj kaj alian de virinoj, naskiĝis deziro esplori, pri kio fakte temas. Malsamaj vortoj por samaj objektojEn la menciita urbo viroj kaj virinoj komunikiĝas per siaj apartaj seksobazaj lingvovariaĵoj kaj tamen komprenas la lingvaĵon de la alia sekso, kvankam ili mem ne parolas ĝin. La komunumo Ubang en la subŝtato Cross River (Krucrivero), sud-orienta Niĝerio, estas fama pro tio, ke ĝi havas malsamajn vortojn por ĉiutagaj objektoj, depende de tio, ĉu la parolanto estas viro aŭ virino. Ĝi ofte estas priskribata kiel komunumo kun vira kaj virina lingvoj. Ĉi tio estas tre fascina, ĉar viroj kaj virinoj ĝenerale komprenas unu la alian malgraŭ tiuj diferencoj. Tamen analizo montras, ke ne temas simple pri tio, ke viroj parolas unu lingvon kaj virinoj parolas tute senrilatan alian. Jen kelkaj ekzemploj de tiuj malsamoj en ĉiutaga parolado. Por arbo viroj diras kitchi, dum virinoj diras okweng. Por akvo viroj diras bamuie, dum virinoj diras amu. Tason viroj nomas nko, dum virinoj nomas ĝin ogbala. Koncerne hundon viroj parolas pri abu, dum virinoj pri akwakwe. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Gabrielo Olúbùnmi ÒṣHọ́-DAVIES
korespondanto de MONATO en Niĝerio
|