MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

SKRIBSISTEMO/TURKIO

Kiel la turka alfabeta reformo ŝanĝis la literaturon

De la araba al la latina:

En novembro 1928 la juna Turka Respubliko iniciatis unu el la plej profundaj kulturaj reformoj de la dudeka jarcento: la oficialan anstataŭigon de la plurjarcenta araba skribsistemo per nova latina alfabeto. Tiu ŝanĝo, gvidata de Mustafa Kemal Atatürk kaj nomata la Liter-reformo (turke Harf Devrimi), ne estis nura administra decido. Ĝi estis longdaŭra kultura procezo, kiu iom post iom reformis la turkan literaturon kaj la socian aliron al la skribita vorto.

La lingva fono

Dum la Otomana Imperio ekzistis profunda fendo inter la elito kaj la popolo. La oficiala kaj literatura lingvo estis la otomana (Osmanlıca), hibrida kaj kompleksa lingvaĵo, troŝarĝita per arabaj kaj persaj pruntvortoj kaj gramatiko. Ĝi tute malsamis de la simpla turka lingvo parolata en Anatolio. Krome, la araba skribsistemo, bazita ĉefe sur konsonantoj, ne bone adaptiĝis al la turka fonetiko, kiu havas ok esencajn vokalojn. Pro tiu skriba malfacileco kaj la manko de lerneja sistemo la analfabeteco en la imperio estis grandega, atingante preskaŭ 90 elcentojn de la loĝantaro. Literaturo kaj aliro al skribita scio restis lukso rezervita preskaŭ ekskluzive al malgranda elito en Istanbulo.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Vasil KADIFELI
Turkio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vasil Kadifeli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-23