MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

MIKRONOVELO

La mirinda horloĝo

Kiam Maksimo vekiĝis tiumatene, li decidis reguligi sian horloĝon, antaŭigante la montrilojn je kvin minutoj, por esti certa, ke li alvenos al la stacidomo akurate kaj trafos la trajnon ĝustatempe. Estis tre grave ne maltrafi ĝin tiutage, ĉar li havis nepran kunsidon en la redakcio de MONATO.

Li do faris ĉion je kvin minutoj antaŭ la ĝusta horo, kaj tiel li estis pli trankvila. Li ekiris el sia domo kaj marŝis tra la stratoj kun ne hasta sed vigla paŝado. Li trairis la ĉefan placon de sia urbo, kaj en tiu momento sonorilo de la katedralo anoncis la sepan. Maksimo rigardis sian horloĝon kaj vidis, ke ĝi montras ekzakte la sepan horon: li miris, rimarkante, ke ankaŭ la horloĝo de la katedralo fruas.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Tiberio MADONNA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tiberio Madonna el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-29