EkonomioINTERNACIA KOMERCOLa Karpata Okopo: Ok landoj serĉas komunan spaconDe la 18a ĝis la 20a de septembro 2026 en la okcident-ukrainia montara feriejo Bukovel okazis la unua pintkunveno de la Karpata Integriĝa Iniciato, konata ankaŭ kiel la Karpata Okopo (angle Carpathian Eight, C8). La nova regiona strukturo kunigas Ukrainion, Aŭstrion, Ĉeĥion, Hungarion, Pollandon, Rumanion, Serbion kaj Slovakion. Ĝia celo estas krei spacon por praktika kunlaboro en kampoj, kiuj transpasas la limojn de unuopaj ŝtatoj – de transporto kaj energio ĝis investoj, protektado de la Karpata regiono kaj turismo. IniciatoLa iniciaton de C8 proponis Ukrainio kun la celo krei daŭran platformon por pli proksima kunlaboro inter la landoj de la Karpata regiono kaj plifortigi iliajn ligojn al Eŭropa Unio (EU). La iniciato celas kunordigi komunajn agojn en kampoj, en kiuj la landoj de la regiono jam kunlaboras – precipe en la kampoj de sekureco, energio, transporto kaj loĝistiko, translanda komerco kaj ekonomia disvolviĝo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|