MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE/ITALIO

El lasta adiaŭo al eterneco: la scienco malantaŭ la pastra diamanto

La novaĵo pri itala romkatolika pastro (Don Lanfranco Casali), kiu ordonis en sia propra testamento transformi liajn cindrojn en bluan diamanton, estigis multajn diskutojn. Ĉar la forpasinta sacerdoto servis en la regiono Markio, en centra Italio, la loka diocezo esprimis perpleksecon pri la ekleziaj reguloj, kiuj hodiaŭ ebligas kremacion sed postulas konservi ies cindrojn en sanktaj lokoj kaj malpermesas ilian manipuladon. Tamen, krom teologiaj kaj etikaj implicoj, la okazo prezentas fascinan sciencan demandon: kiel eblas fizike transformi la restaĵojn de homo en altvaloran, eternan gemon?

Abonu nun!

Fundamenta ĥemio: karbono kiel komuna bazo

La sekreto de tiu ĉi metamorfozo kuŝas en ununura ĥemia elemento, nome karbono. La homa korpo estas biologia strukturo bazita sur karbono, kiu konsistigas proksimume 18 elcentojn de la korpa pezo. Aliflanke, diamanto estas nenio alia ol pure kristaliĝinta karbono. Je atoma nivelo la diferenco inter la grafito de ordinara krajono kaj la plej hela diamanto dependas ne de la atomoj mem, sed de la maniero, kiel tiuj ligiĝas. En grafito atomoj aranĝiĝas en plataj kaj facilrompaj tavoloj, dum en diamanto ili formas tridimensian, ege densan kaj rigidan kvaredran reton, kiu donas al ŝtono ĝian ekstreman malmolon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio, Grekio kaj Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-23