MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

D. R. KONGO

AFC/M23 plifirmigas sian regadon

En la teritorioj de orienta Demokratia Respubliko Kongo, kiujn ĝi okupas de pluraj monatoj, la ribela movado AFC/M23 kun la subteno de Ruando plifirmigas sian regadon per du paralelaj rimedoj: devaj popolaj manifestacioj kontraŭ internaciaj sankcioj kaj administra kontrolo super la terposedoj de la loĝantaro. La 28an de julio 2026 homoj estis devigitaj partopreni en tiel nomata „paca marŝo” en Goma kaj aliaj urboj regataj de la ribeluloj. Samtempe AFC/M23 devige vendas dokumentojn pri terposedo – praktiko, kiun la registaro de Kinŝaso deklaras tute kontraŭleĝa kaj nula.

Internaciaj sankcioj

La 16an de julio la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj vastigis sian sankcian liston, aldonante Corneille Nangaa, la kunordiganton de Alianco de la Konga Riverego (AFC) kaj la iaman prezidanton de la sendependa balotkomisiono, kaj ankaŭ kvin aliajn gvidantojn de armitaj grupoj, inkluzive de altranga funkciulo de M23. Inter la celitoj de la sankcioj estas ankaŭ oficiroj kaj funkciuloj de la ruanda armeo kaj minindustriaj kompanioj. Krome la protesta manifestacio celis ankaŭ la konstitucian reformon proponitan lastatempe de la prezidento Félix Tshisekedi.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

VERDULO
Demokratia Respubliko Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Verdulo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-04