El diplomatia vidpunktoPINTKUNVENOPacifiko ĉe vojkruciĝo: Kion montris la pintkunveno en Palaŭo?Je la unua rigardo ĝi ŝajnas paradizo, sed fakte temas pri regiono, en kiu kunpuŝiĝas grandaj geopolitikaj interesoj. La malgranda insula ŝtato Palaŭo gastigis de la 30a de aŭgusto ĝis la 3a de septembro 2026 la 55an pintkunvenon de la Pacifik-Insulara Forumo (PIF) 1. La intertraktadoj montris, ke malantaŭ la idiliaj bildoj de tropikaj strandoj kaj turkisa maro kaŝiĝas seriozaj ekonomiaj, klimataj kaj sekurecaj defioj. EkonomioLa ĉeftemo de la pintkunveno Konstruado de ekonomioj: Vivo. Ago. Unueco spegulas la realon de la pacifikaj insulaj ŝtatoj. Por ili ekonomia rezistokapablo signifas pli ol kreskon de la malneta enlanda produkto. Ĝi antaŭ ĉio signifas pageblan kaj fidindan transportadon, energi-sekurecon, laborŝancojn, fiŝkaptadon kaj investojn en infrastrukturo. Samtempe eksteraj partneroj, interalie Ĉinio, Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, ĉiam pli aktive eniras tiujn kampojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro. Li laboris i.a. en Japanio kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro de la Slovaka Respubliko. El Tokio li diplomatie kaj konsule kovradis kelkajn landojn en la pacifika regiono inkluzive de la Respubliko Palaŭo.
|