Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Politika tertremo: kial germanoj komencis baloti ekstremdekstre?

Kio antaŭ nur kelkaj jaroj apenaŭ estus imagebla, nun iĝis reala. Pli kaj pli da germanoj ŝajne ne plu havas problemon voĉdoni por popolisma ekstremdekstra partio. Kiaj estas la kialoj de tiu ĉi evoluo?

Ne okazas ofte, ke balotoj en germanaj federaciaj landoj vekas grandan atenton. Sed komence de septembro la rezultoj de la balotoj en du malgrandaj federaciaj landoj Saksio-Anhalto kaj Meklenburgo-Antaŭpomerio vekis atenton eĉ internacian, inkluzive tiun de la usona prezidento Trump. La ekstremdekstra partio Alternativo por Germanio (AfD) gajnis tie la balotojn kun komfortaj plimultoj de respektive 44 % kaj 38 % de la voĉoj. En Meklenburgo-Antaŭpomerio la partio de la nuna kanceliero (kristandemokratoj) eĉ ne sukcesis eniri la parlamenton, ricevinte malpli ol 5 % de la voĉoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

         
Jiří PROŠKOVEC
Germanio


Jiří Proškovec estas inĝeniero pri materiala teknologio. Li esperantistiĝis en 1981.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-04