Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Venka pokera mano

Tiberio Madonna, per sveltega ruĝa libreto, delikate invitas nin al nekutima kartludado. Kvar fabeloj, kiel venka pokera mano, kiu subtile malkaŝas al la leganto mirplenan veron: en nia vivo certajn ludkartojn ni povas tute libere elekti. Temas, laŭ la aŭtoro, pri amo, optimismo, memfido, sincereco. Ludkartoj, kiuj estas ĉiam je nia dispono kaj nepre taŭgaj por ŝanĝi ĉion ĉirkaŭ ni.

Legantoj devus tamen aliri al tiuj kvar fabeletoj ĝentile kaj bonkore. Ili estas delikataj kaj nur ŝajne naivaj. Ne necesas ĉi tie paroli tro pri tio, kion la fabeloj rakontas. Pli gravas koncentriĝi, per malfermita koro, pri la kaŝitaj signifoj, eble malsamaj por ĉiu leganto, de la fabelaj alegorioj.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Luca COSLOVICH
Tiberio Madonna: Fabelpokero. Eld. La Plumo, 2026. 38 paĝoj. Broŝuro. ISBN 978-1-291-65776-0.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luca Coslovich el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-25