MedioDEFIOJRaraj terelementoj: ekologia katastrofoRaraj terelementoj ne estas tiom raraj – ju pli oni esploras por ilin trovi, des pli oni trovas. La unua trovo okazis en Svedio fine de la 18a jarcento. Sed tiam ili interesis neniun, dum nun tiu grupo de 17 metaloj estas strategie grava, ĉar ili necesas por fabriki nunajn teknologiaĵojn: por niaj ekranoj (televidiloj kaj poŝtelefonoj), elektraj aŭtoj, ventoturbinoj kaj sunpaneloj, droneoj, lensoj de teleskopoj, diversaj aparatoj uzataj por medicinaj esploroj ktp. Oni do havas la impreson, ke tiuj raraj terelementoj estas magiaj por savi nian planedon kaj forlasi la motorojn, kiuj ellasas CO 2 kaj varmigas la klimaton. Mi ne listigos la 17 elementojn (inter ili 15 lantanidojn), pri kiuj vi serĉu Interrete informojn. La „merkato” de raraj terelementoj estis pritaksata je 4,12 miliardoj da usonaj dolaroj en 2025 kaj estas atendata kreski de 4,54 miliardoj en 2026 ĝis 9,89 miliardoj ĝis 2034 (laŭ Fortune Business Insights). Raraj terelementoj estas esence gravaj por ebligi al ni, ĉie sur la terglobo, profiti teknologiojn. Kiu el vi povas vivi sen „ekranoj”? Mi altiras vian atenton, ke ŝanĝiĝu via aliro al tiu nova materialo kaj ke vi ne perdu bonan konsciencon! La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Renée TRIOLLE
Francio
Renée Triolle estas emerita instruistino de la rusa lingvo kaj uzas Esperanton de 1960. Ŝi estas la unua virino iĝinta vicprezidanto de UEA, kiun ŝi reprezentis en Unesko dum 20 jaroj.
|