MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

ITALIO

La du vizaĝoj de la turisma sezono en Friulo

Blua aŭ verda kaj ... nigra flagoj

Post malfrua, neatendita vintra periodo meze de majo 2026, kiu blankigis la montopintojn de Friulo, en nord-orienta Italio, per freŝa neĝo klare videbla el la ebenaĵo, la vetero fine fariĝas somera en tuta Italio. Kun la alveno de varmo komenciĝis ankaŭ la tradicia disdonado de la bluaj kaj/aŭ verdaj flagoj, kiuj rekompencas la strebojn de Friulo al turisma plejboneco.

La malhela flanko de la medalo

Tamen ĉi-jare la mediprotekta medalo havas ankaŭ malhelan flankon. Apud la kutimaj laŭdoj la itala regiono ricevis ankaŭ du nigrajn flagojn: temas pri severa averto fare de ekologiistaj asocioj pro agado, kiu tute ne harmonias kun respekto al la naturo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-09-17