SciencoBIODIVERSECOKio estas la misteraj kivoj sur mediteraneaj strandoj?Se vi iam promenis sur strando ĉe Mediteraneo, vi eble renkontis harajn pilkojn similajn al tiuj de la ĉi-kuna foto: ili similas al kivifruktoj aŭ eĉ al bestaj fekaĵoj – tamen ili tute ne estas tio! Imagu promeni sur strando en Kipro aŭ Sicilio aŭ ajna alia marborda loko ĉe Mediteraneo. Sub viaj piedoj, inter konkoj kaj algoj, vi subite rimarkas brunajn, kvazaŭ harplenajn pilkojn, ankaŭ similajn al kokosoj aŭ praaj nestoj. Ĉu temas pri rubo? Ne! Ili estas egagropiloj: malgrandaj naturaj mirindaĵoj, kiuj atestas kaj rakontas pri la „vivo” de Mediteraneo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio, Grekio kaj Kipro
|