PolitikoREAGOFakta eraroLa artikolo Signifa turno en la hungara politiko (MONATO 2026/08-09, p. 9) subtaksis tiun turnon, menciante por Fidesz 83 mandatojn en la hungara parlamento kaj 141 por Tisza. Tio ne eblas en la hungara parlamento, kiu havas nur 199 lokojn. Reale: 141 por Tisza, 44 por Fidesz, 8 por KDNP kaj 6 por Mi Hazánk. En aprilo 2026 voĉdonis 78 % de la voĉdonrajtaj hungaroj, kompare al nur 60 % ĝis 70 % en la antaŭaj 10 elektoj ekde 1990. Sed aldone: junuloj ĝis 40/50-jaraj precipe favoris al Tisza, dum Fidesz/KDNP rikoltis ĉe maljunuloj. Tio gravas, ĉar ja ĉe ĉiu estonta elekto aldoniĝos pliaj junuloj kaj malaltiĝos la nombro de maljunuloj. Marc VANDEN BEMPT
|