Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĝemelaj libroj, libera elekto

Post terorisma atenco en San-Francisko la deksepjara Marcus estas maljuste arestita de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS). Ellasita, li decidas kontraŭstari la kreskantan sistemon de amasa observado, uzante siajn komputilajn kapablojn kaj kunigante aliajn junulojn en batalo por cifereca libereco.

Malgranda frato de la ĵurnalisto kaj aktivulo por ciferecaj rajtoj Cory Doctorow estas romano, kiu povas esti konsiderata kiel aktualigita versio de 1984 de Orwell. Tamen estas rimarkinda diferenco: la teknologio en Malgranda frato estas ne nur rimedo por kontroli kaj observi la civitanojn. Ĝi povas fariĝi ankaŭ ilo por defendi privatecon, komunikiĝi kaj organizi reziston. Tio estas eble la plej granda diferenco inter la du romanoj: la estonteco ankoraŭ ne estas decidita. Estas do ia espero.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo RIPANI
Cory Doctorow: Malgranda frato. El la angla tradukis Edmund Grimley Evans. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2023. 382 paĝoj. ISBN 978-0-902756-66-3
Cory Doctorow: Malgranda sibo. El la angla tradukis Edmund Grimley Evans. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2023. 386 paĝoj. ISBN 978-0-902756-67-0
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-09-04