LibrojToto trovis solvon. Kaj vi?Esperanto-Asocio de Britio eldonis multajn librojn por infanoj, altkvalitajn kaj interesajn: la junaj legantoj (kaj iliaj gepatroj!) estas vere bonŝancaj havi je dispono vastan elekton. Inter miaj plej lastaj aĉetaĵoj troviĝas Toto, la pinta hundo. La titolo tuj vekas scivolemon: kiel hundo povas esti „pinta”? La respondo troviĝas nur en la paĝoj de la rakonto. Toto estas tre bonkora kaj donema hundo, ĉiam preta helpi kaj kunhavigi sian komfortan dormokorbon kun aliaj hundoj. Lia deziro akcepti ĉiujn estas bela kaj kortuŝa, sed iom post iom la situacio fariĝas malfacila: la korbo pleniĝas je gastoj, kaj fine eĉ ne plu restas loko por li mem. Tiam aperas brila solvo, kiu montras, ke en la mondo povas esti loko por ĉiuj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Massimo RIPANI
Catherine Rayner: Toto la pinta hundo. El la angla tradukis Tim Owen. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2025. 32 paĝoj. ISBN 978-0-902756-83-0.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|