MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

NOVELO

Kiam tajfuno venas

Somere tajfuno ofte atakis la malgrandan urbon ĉe la rivero Perlo. La veterprognozo anoncis, ke tajfuno venos tiun nokton. Cen Minsen enportis la lampan reklamŝildon, sur kiu estis presita „Bovaĵnudeloj de Cen”, kaj poste stakigis la plastajn tablojn kaj seĝojn ĉe la pordo kaj metis ilin en la plej internan angulon de sia taverno. Sur la fenestrojn de la dua- kaj tria-etaĝaj ĉambroj li zorge gluis larĝan glubendon en formo de la ideografiaĵo 米, premante la randojn de la glubendo per fingropintoj por firme fiksi ilin; nur tiam li trankvile fermis la fenestrojn.

Noktomeze venis la tajfuno. Komence estis susurado de branĉoj, poste ĝi fariĝis akra fajfo, kvazaŭ monstroj kuregus kaj kriegus inter la konstruaĵoj. Kiam Cen Minsen vekiĝis, vekiĝis ankaŭ lia edzino Aŝju. Ambaŭ aŭskultis atente en la mallumo. La ventego frapadis la fenestrojn freneze, produktante obtuzajn „pen-pen”-ojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

YIN Jiaxin
Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yin Jiaxin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-09-04