MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KLIMATŜANĜIĜO

Modelo de akvomastrumado en la naturo

Multaj landoj en Eŭropo suferis en julio kaj aŭgusto pro escepte altaj temperaturoj kaj sekeco. Furiozis grandegaj arbaraj incendioj. La grundakva nivelo malaltiĝis ĝis alarma nivelo, kaj registaroj devis ordoni limigojn en la akvokonsumado, kiuj malesperigis agrikulturistojn, ĉar ili ne plu povis provizi siajn kampojn per la necesa akvo kaj timis, ke iliaj rikoltoj komplete perdiĝos.

Kaj tamen en Flandrio ekzistas akvoriĉa areo kun densa vegetaĵaro, kie la temperaturo estas eĉ kelkajn gradojn pli malalta ol en la cetera lando – la naturrezervejo de 300 hektaroj Lovenhoek [lófenhuk] en la komunumoj Vorselaar kaj Zandhoven. La kerno de ĉi tiu areo estis aĉetita en 2007 de Natuurpunt 1.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO pri Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-09-04