PolitikoMONDA POKALOPiedpilkada triumfo iĝis politika manifestacioDum la nacia teamo de Demokratia Respubliko Kongo alfrontis tiun de Anglio la 1an de julio, publikaj spontaneaj kunvenoj estis malpermesitaj en Goma. Oni admonis, ke oni spektu la maĉon hejme, sed bedaŭrinde ne ĉiuj havas televidilon, kaj ĝenerale oni preferis ĝui en kompanio la spektadon. Viroj kaj virinoj svarmis en publikaj drinkejoj kaj kinejoj. La urbestro Désiré Ngabo Kisuba, nomumita de la ribela movado AFC/M23, anoncis la 29an de junio la malpermeson, pravigante la decidon per preventaj rimedoj kontraŭ la ebolo-epidemio. Tiu decido venas meze de granda publika entuziasmo por la „Leopardoj” post ilia sukceso en la turnira fazo. Kantoj kontraŭ ribelulojNokte homoj eliris sur la stratojn por festi la kvalifikiĝon de la nacia teamo al posta fazo; iuj kriis la nomon de prezidento Félix Tshisekedi, kaj eĉ aŭdiĝis kantoj malamikaj al la ribela movado. Tio transformis festadon de nacia triumfo en politikan manifestacion en okupita urbo. La lokaj aŭtoritatoj reagis: okazis arestoj, kaj laŭ la ministrejo pri homaj rajtoj de D. R. Kongo deko da homoj estis pafmortigitaj, sed ne estas sendependa konfirmo pri tio. Verdulo
korespondanto de MONATO en Ugando
|