LiteraturoMIKRONOVELOLa vulpojĈimatene multaj loĝantoj en la loĝkvartalo rigardis tra la fenestroj kaj mirege vidis, ke sur la stratoj promenadas vulpoj. Strange, de kie ili venis kaj kion ili serĉas en la kvartalo? Al tiuj ĉi demandoj neniu povis respondi. La urbo ne situis proksime al monto aŭ arbaro, sed sur la stratoj trankvile promenadis vulpoj. Iuj el la loĝantoj tuj telefonis kaj petis helpon, sed ĉiuj komunaj servoj diris, ke ili ne povas helpi, ĉar en iliaj laborreguloj ne estas preskriboj, kiel solvi tiun ĉi neordinaran problemon. Ĉitage multaj virinoj, patrinoj kun infanoj kaj iuj viroj ne iris el la domoj. La infanoj same restis hejme kaj ne vizitis la infanĝardenojn kaj la lernejojn. Ĉiuj timis la vulpojn. Multaj homoj tra la fenestroj rigardis la vulpojn kaj ne sciis kion fari. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|