PolitikoOPINIOInternacia juro iĝas nedevigaPasis jam pli ol unu jaro, de kiam Osama Njeem Al-Masri – arestita sur itala teritorio laŭ mandato de la Internacia Pun-Kortumo (IPK) – estis liberigita post nur kelkaj tagoj, la 21an de januaro, kaj rehejmenigita al Libio per ŝtata aviadilo. Li estas akuzita pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ homeco, murdo, torturo, seksa perforto kaj persekutado de migrantoj kaj malliberuloj en la malliberejo de Mitiga apud Tripolo. La afero estigis severajn kritikojn kontraŭ la itala registaro, ĉar ĝi efektive protektis Al-Masri kontraŭ la internacia justico, vekante protestojn de juristoj, opoziciaj fortoj kaj organizaĵoj pri homaj rajtoj. Laŭ ilia opinio, la liberigo malobservis la internaciajn devontigojn de Italio. La 19an de januaro Al-Masri estis arestita en hotelo en Torino, sed post liaj du noktoj en malliberejo la Apelacia Kortumo de Romo rifuzis konfirmi la areston, li estis liberigita „sen antaŭa sciigo aŭ konsulto kun la Kortumo”, laŭ IPK. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Tommaso MELACOTTE
Italio
|