MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

BAHAISMO

La lastaj novaj bahaaj temploj en Nepalo kaj Kameruno

Komence de majo estis prezentita en Kanĉanpur, Nepalo, la dezajno de la unua bahaa templo de la lando. Jam dum la pasintaj tri jaroj venadas familioj el kvartaloj kaj vilaĝoj de ĉi tiu regiono en la sudokcidentaj malaltebenaĵoj de Nepalo al la tereno, kie la templo ankoraŭ ne staras, por tie preĝi. La rivelado de la dezajno nun altiris pli ol mil homojn al la ejo, inter ili registaraj oficialuloj, gvidantoj de la civila socio kaj loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo.

Agordiĝo kun la naturo

La ĝenerala formo de la nova templo estas difinita de la natura kaj kultura kunteksto de la regiono kaj ĉerpas el la natura pejzaĝo, la spirito de ĝiaj homoj kaj el lokaj tradicioj kiel la dezajnoj de la Tharu-vestaĵoj kaj teksitaj fiŝretoj. La arkitektojn inspiris vizitoj al la ĉirkaŭaj komunumoj: „Ni renkontis la loĝantojn de la ĉirkaŭaĵo, kaj ili vere tuŝis nin. Per la dezajno ni volis absorbi ĉiujn iliajn sentojn kaj ĉiujn kulturajn aspektojn de iliaj vivoj”, diris iu el la arkitekta skipo; kaj plie, ke estas la celo, ke la spirito de amo al Dio speguliĝu en digna dezajno: „Fine, kiel arkitektoj, ni devas krei formon, kiu iel spegulas la senfinon.”

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bernhard WESTERHOFF
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bernhard Westerhoff el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-07-19