MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

SANO

Ĉu manĝi citrusojn vespere estas evitinde kaj eĉ danĝere?

Citrusoj estas ege gravaj fruktoj en onia ĉiutaga nutrado, kiujn eblas sekure manĝi en iu ajn momento de la tago. Tamen, en Italio, disvastiĝinta popola diro asertas, ke „la oranĝoj matene estas oro, posttagmeze arĝento, sed vespere plumbo”, kio donas la impreson, ke ilia konsumo (aparte en vesperaj horoj) malfaciligas la digestadon kaj kaŭzas stomakan acidecon.

Kion diras scienco?

Neniu scienca pruvo tamen subtenas ĉi tiun kredon. Por sanaj homoj sen specifaj patologioj oranĝoj kaj ceteraj citrusoj ne influas negative la digestan procezon, sendepende de la horo, kiam oni manĝas ilin. Ili estas bonegaj fruktoj por la homa sano, sed pro tio, ke ilia suko enhavas naturajn acidojn, kiel interalie citronan kaj askorbatan acidojn, ekzistas kelkaj apartaj sankondiĉoj, en kiuj ilia uzo estas fojfoje malkonsilinda.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-07-19