MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

PROGNOZOJ

Ĉefaj malsatkrizaj regionoj

Pli ol 266 milionoj da homoj en la mondo hodiaŭ alfrontas akran nutro-nesekurecon. Por multaj el ili temas jam ne pri demando de vivkvalito, sed pri demando de supervivo. La plej nova komuna prognoza raporto de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (ONA) kaj Tutmonda Nutraĵ-Programo (TNP), publikigita en junio 2026, tial prezentas ne nur plian ĝisdatigon de statistikoj 1. Ĝi estas antaŭ ĉio urĝa averta signalo, ke en kelkaj mondopartoj la eblo eviti malsatkatastrofon rapide malvastiĝas. La artikolo atentigas pri kelkaj gravaj aspektoj de la raporto kaj montras la pli vastajn kuntekstojn de la nuna nutraĵa krizo.

La raporto specife identigas 13 landojn kaj teritoriojn, kiujn ĝi nomas la ĉefaj malsatkrizaj regionoj. Inter la plej krizaj estas Sudano, Sud-Sudano, Jemeno, Gazao, Somalio kaj nord-orienta Niĝerio. Ĝuste en tiuj regionoj ekzistas la plej alta risko, ke la nuna akuta nutro-nesekureco dum la venontaj monatoj transformiĝos en malsatkatastrofon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-07-19