Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

MONDAJ HEREDAĴOJ

Unesko: tri facetoj de la monda heredaĵo

Kiam oni mencias Uneskon (Organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo), plej multaj legantoj simple imagas internacian kunlaboron de landoj en la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo. Tamen malmultaj scias, ke sub ĝia aŭspicio ekzistas ankaŭ tri ĉefaj programoj, kiuj traktas diversajn formojn de la heredaĵo de la homaro – de historiaj monumentoj kaj lokoj, tra vivantaj tradicioj kaj metioj, ĝis raraj manuskriptoj, arkivoj kaj aŭdvida dokumentaro. Tiuj tri internaciaj programoj – Monda Heredaĵo, Nemateria Kultura Heredaĵo kaj Memoro de la Mondo – estas facile konfuzeblaj, kvankam ĉiu el ili protektas malsaman tipon de heredaĵo kaj funkcias sur malsamaj juraj kaj organizaj bazoj. Juĝu mem!

Diferencoj

La Monda Heredaĵo estis establita per la internacia Konvencio pri la Protekto de la Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo en 1972. Ĝia celo estas protekti kulturajn kaj naturajn lokojn de escepta universala valoro kontraŭ la minacoj de la moderna mondo. Temas ekzemple pri historiaj urboj, kasteloj, arkeologiaj lokoj, sed ankaŭ naciaj parkoj kaj naturaj fenomenoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-06-30