MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

Konferencoj

GLOBSEK: La mondo ĉe nova vojkruciĝo

La tutmonda sistem-transformiĝo, kiu profunde ŝanĝas la internacian ordon, teknologiojn, defendon kaj la energi-sektoron, estis la ĉefa temo de la ĉi-jara, jam 21a, internacia konferenco GLOBSEK-Forumo 2026 1. La konferenco okazis de la 21a ĝis la 23a de majo 2026 en la ĉeĥa ĉefurbo Prago, sub la titolo Tutmonda sistem-transformiĝo: Solvoj de la 21a jarcento por defioj de la 21a jarcento.

La konferencon malfermis la ĉeĥa prezidento Petr Pavel, kiu atentigis, ke la sekureco de la eŭropa kontinento hodiaŭ dependas ne nur de militista forto, sed ankaŭ de la kapablo de landoj protekti demokratiajn valorojn, teknologian suverenecon kaj energi-stabilecon. Samtempe li alvokis al pli proksima kunlaboro inter eŭropaj aliancanoj kaj emfazis la gravecon de unueco en tempo de kreskanta geopolitika streĉiĝo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-06-30