LibrojIronio, mortiga por dioj, profetoj kaj filozofojLa dua jarcento. Pax romana [Romia paco], kiu signifas kvazaŭan trankvilon en la grandega imperio, sed samtempe – konstantajn militojn por akiri novajn teritoriojn kaj sklavojn. Sed ĝuste tiuj konstantaj militoj garantiis ekonomian prosperon kaj ĝeneralan trankvilecon en la regno, sekve – disvolviĝon de la kulturo. Tamen, malgraŭ prospero kaj relativa trankvilo, io komencis indiki aperon de onta putrado: ne plu aperadis brilaj poetoj, kiel en la antaŭaj „ora” kaj „arĝenta” jarcentoj, kaj la latinlingva literaturo ekstagnis (Apulejo, verŝajne, estas la sola escepto). Altkulturaj homoj preferis verki greke, kaj la bazo de la klero, kiel antaŭ multaj jarcentoj, fariĝis Homero kaj similaj klasikaĵoj. Eĉ Marko Aŭrelio, „imperiestro-intelektulo”, verkis siajn filozofiajn noticojn greke. Samtempe en la imperio komencis disvastiĝi novaj „ekzotikaj” religiaj kaj mistikismaj instruoj, venantaj el ĝiaj periferioj kaj najbaraj landoj – mitraismo, kulto de Iziso, kristanismo, diversaj gnostikismoj ktp, kio montris la idean krizon en la regno, kiu multe pli poste, kun venko de la kristanismo rezulte de la natura selekto inter tiuj kultoj, kondukis al ĝia pereo. Sed la greka klasika penso, krom ĉiuj ceteraj atingoj, estis principe kritika, filozofiema – ĝuste tio komunikis al ĝi tiom da potenco! Kaj al la novaj intelektuloj de la dua jarcento (reprezentantoj de „la dua sofistiko”) ekstaris la tasko ne nur ripeti ellernitan kulturon de la klasika kaj frua helenisma periodoj, kiam la greka penso bolis, sed krei ion novan. Unu el la vojoj por tio estis satira aŭ ironia rilato al ĉiuj tiuj mal- aŭ kontraŭ-raciaj instruoj – kun la plena neado de ĉiu ajn mistikismo, t.e. elirante el plena ateismo. La ĉefa tia kritikisto de ĉio malracia en la klasika kaj (tiutempe) moderna romia kulturo estis Lukiano el Samosato. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Nikolao GUDSKOV
Lukiano: Verkoj de Lukiano. El la greka tradukis Gerrit Berveling. Serio Oriento-Okcidento, n-ro 64. Eld. Espéranto-France, Paris, 2026. 356 paĝoj. Formato A5 (148 x 210 mm). ISBN 978-2-494261-06-8.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|