MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

MEDICINO

Diagnozi cerbajn malsanojn multe pli frue

Kuracistoj de la universitata malsanulejo de Loveno en Belgio nun povas multe pli frue detekti signojn de cerbaj malsanoj kiel la parkinsona malsano, demenco kaj amiotrofia flanka sklerozo (ALS), danke al nova skanilo. Ĝi produktas ekstreme detalajn bildojn de la cerbo, malkaŝante ŝanĝojn eĉ antaŭ ol pacientoj spertas simptomojn. „Estas, kvazaŭ miopulo unuafoje surmetas okulvitrojn. Tute nova mondo malfermiĝas”, diras profesoro Koen Van Laere, ĉefo de la departemento pri nuklea medicino de la universitato.

La universitata malsanulejo de Loveno estas la unua hospitalo, kiu uzas novan skanilon, kiun oni nomas NeuroExplorer (neŭro-esplorilo). Laŭ la esploristoj la komencaj rezultoj montras, ke la aparato estas multe pli preciza ol ĝiaj antaŭuloj. Ĝi estas 20-oble pli akra ol la klasika skanilo. Tio ebligas ekzameni la cerbon kaj la kolo-areon multe pli detale. Sekve, oni nun povas detekti cerbajn anomaliojn en tre malgrandaj cerbaj nukleoj kaj en la cerba trunko: ĝis nun, tio ne estis ebla per iu ajn alia bildiga tekniko.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paŭl PEERAERTS
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-07-19