PolitikoTURKIOJuĝo skuis la politikan scenonEn majo 2026 la turka politiko spertis neatenditan krizon. Ankara juĝejo aplikis la juran principon mutlak butlan („absoluta nuligo”) pri tutlanda kongreso de la ĉefa opozicia partio (Respublikana Popola Partio, en la turka Cumhuriyet Halk Partisi – CHP). Tio ne nur senpotencigis la gvidanton Özgür Özel, sed ankaŭ revenigis la antaŭan estron Kemal Kılıçdaroğlu. Mutlak butlan signifas, ke io estas rigardata kvazaŭ ĝi neniam okazis pro grava malobservo de leĝaj formalaĵoj. Per ĉi tiu verdikto, la juĝistaro provizore nuligis la nunan gvidantaron de la plej granda opozicia forto. Tuj poste, sekurecaj fortoj blokis la aliron al la ĉefsidejo de CHP en la ĉefurbo, kio kaŭzis kolerajn protestojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Vasil KADIFELI
Turkio
|