PolitikoD. R. KONGOGoma malsanas (dum)militeLa 17an de majo 2026 saninstancoj konfirmis la unuan raportitan kazon de ebolo en la urbo Goma (Nord-Kivuo, kelkcenton da kilometroj for de Ituri, la epicentro de la epidemio). Pri tio informis ankaŭ la politika-milita movado AFC/M23 per sia proparolanto Lawrence Kanyuka. Laŭ AFC/M23 saninstancoj kaj krizrespondecaj teamoj estas plene mobilizitaj por malhelpi ajnan disvastiĝon de la viruso kaj certigi la sekurecon kaj bonfarton de la loĝantaro. Intertempe la landlimaj transirejoj (Grande Barrière kaj Petite Barrière), ligantaj la urbon Goma al la ruanda urbo Gisenyi, estas fermitaj. Ĉi tiu subita interrompo de trafiko grave efikas sur transliman komercon kaj suferigas milojn da homoj, kiuj ĉiutage piediras inter la du urboj en ĉi tiuj najbaraj landoj por perlabori panon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Verdulo
|